04/02/2017
Ĉirkaŭ 3000 manifestaciantoj defiladis sur la stratoj de Vieno por denunci la Akademikerball.
La vesperfesto kolektas la aristokratian aŭstrian kaj eŭropan ekstremdekstron. La balo estas organizita de studenta organizaĵo proksime de la "FPÖ", partio de la forpasinta Jorg Haider, kies ĉefo Norbert Hofer malgajnis la prezidentan baloton en decembro.
Estintece, Marine Le Pen el la franca partio "Front National" (Nacia Fronto) aŭ la belgo Filip Dewinter el la "Vlaams Belang" (Flandra intereso) estis invititaj ĉe la vesperfesto.
Krom la partoprenantoj, ankaŭ la loko estigas polemikon, ĉar la balo okazas en la imperia palaco de la Hofburg, sidejo de la aŭstria prezidenteco, kaj de pluraj internaciaj organizaĵoj.

