Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 février 2017 4 09 /02 /février /2017 20:24

09/02/2017

Foto GIULIANI/CPP/CIRIC: Manifestacio kontraŭ la seksaj ekscesoj plenumitaj de la katolika Klerikaro (Aŭstralio)   

Aŭstralio malkovras la amplekson de la seksaj ekscesoj en la Katolika Eklezio. De 2013, komisiono enketas pri kazoj de pedofilio, kaj publikigis teruran procenton: 7% el la aŭstraliaj pastroj estas akuzataj pri seksaj ekscesoj kontraŭ infanoj, inter 1950 kaj 2010. Neniu enketo okazis.

«La infanoj estis ignorataj, eĉ pli, punitaj. La akuzoj estis objekto de neniu enketo. La pastroj estis translokitaj», aldonis Gail Furness, la advokatino kiu gvidas la esplorojn.

«La paroĥoj, al kiuj ili estis translokitaj sciis nenion pri ilia estinteco. La dokumentoj ne estis konservitaj, eĉ detruitaj. Sekreto estis la regulo, ĉio estis silentigita».

Preskaŭ 4500 aferoj, kaj ĉirkaŭ 1900 pedofiliuloj estis malkovritaj. La komisiono aŭskultis milojn da viktimoj. En Romo, la Vatikano ne ankoraŭ reagis post la anonco de tiuj statistikoj, sed la aŭstralia Kleriko deklaris, ke ĝia malsukceso en la protektado de la infanoj estas gravega.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }