Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 février 2017 6 11 /02 /février /2017 14:00

11/02/2017

Foto Getty/Yvan Travert: vilaĝaninoj revenas de la foiro, norde de Kameruno.

Preskaŭ du trionojn el la konfliktoj inter la kamparaj komunumoj kaj la entreprenoj, kiuj instaliĝas en Afriko, kaŭzas truditaj delokitoj. Tion emfazas raporto publikigita ĵaŭdon 9an de februaro en Dakaro, fare de la kabineto de konsilistoj TMP Systems, kaj de la NRO Rights and Ressources Initiative. La studaĵo koncernas 400 kazojn en ok landoj. La aŭtoroj esploradis ankaŭ la malunuecojn ĉeestantajn en la tuta kontinento.      

La konstato ne surprizas, sed ebligas elmontri la amplekson de la fenomeno. La truditaj delokitoj reprezentas 63% el la analizitaj konfliktoj ; multe pli ol la konfliktoj pro monkompensoj, kiuj reprezentas 19% el la kazoj. Laŭ Andy White, la kunordiganto de la NRO "Rights and Ressources Initiative", la afrikaj landoj malpli garantias la civitanajn rajtojn koncerne la terojn, ol la Latin-Amerikaj kaj Aziaj landoj.      

« Erara kredo »

La raporto tamen substrekas, ke plibonigoj okazis, citante kurantajn iniciativojn en Kameruno, Kenjo, Liberio, MalioSenegalo. "Rights and Ressources Initiative" opinias, ke la vilaĝanoj estas elpelitaj pro « la erara kredo, laŭ kiu Afriko estas kontinento de malplenaj kaj disponeblaj teritorioj, liberaj por disvolviĝaj projektoj. »    

Gravaj malunuecoj

La raporto montras ankaŭ gravajn malunuecojn de tiu fenomeno, inter Orienta Afriko, kie ĝi reprezentas nur 27% el la konfliktoj inter la kamparaj komunumoj kaj la multnaciaj entreprenoj, Okcidenta Afriko kun 30% el la kazoj, kaj Suda Afriko kun rekordo de 73%. La studaĵo mencias, ke la situacio ne estas pli malbona en Sub-sahara Afriko, ol aliloke. La perforta procento, kiun ĝi konstatis en tiuj konfliktoj, estas 44%, dum la tutmonda averaĝo estas 47%.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }