Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 février 2017 6 25 /02 /février /2017 14:29

25/02/2017

Foto Cyril Zannettacci/Libération: la 11an de februaro 2017, en Parizo, Francio, dum kolektiĝo kontraŭ la agreso de Théo: «Justico por ADAMA - sen justico, vi neniam havos pacon».

La estroj de la tuta mondo multobligis malamegajn diskursojn, kiuj favoras identecan retiriĝon, disvolvas koncepton de «Ni kontraŭ ili». Idearo, kiu rekte minacas la rajtojn kaj liberecojn de miloj da personoj.

DANĜERA KONCEPTO

Se Donald Trump estas simbolo de tiu tutmonda tendenco, kiu efektivigas politikojn plu kaj plu dispartigajn, aliaj politikaj estroj ne atendis lin por apliki politikon, fonditan sur timo, akuzado kaj apartigo, en la celo gajni potencon.

La homaj rajtoj estas pli kaj pli minacitaj kaj kontestataj pro la multobliĝo de tiuj konceptoj. En 2016, la registaroj ignoris la militkrimojn, fintraktis akordojn, kiuj malfortigas azilrajton, alprenis leĝojn, kiuj malobservas esprimliberecon, instigas al murdo de personoj akuzitaj nur pri konsumado de narkotaĵoj, pravigas torturon kaj amasan prigardadon, kaj pligravigas la jam drastan potencon de la polico.

LA RIFUĜINTOJ, UNUAJ VIKTIMOJ          

36 landoj malobservadis la internacian juron, forpelante rifuĝintojn kontraŭleĝe, en landojn, en kiuj iliaj rajtoj estis minacitaj.

La prezidento Donald Trump rapide efektivigis la malamegajn kaj ksenofobiajn diskursojn de sia balotkampanjo, subskribante dekreton, kiu malpermesas la rifuĝintojn reinstaliĝi en Usono. Personoj fuĝantaj la persekutojn de landoj, detruitaj de la milito, kiel Sirio, estas nun privataj pri ebleco trovi rifuĝon en Usono.

Aŭstralio siaflanke, decidis teni la rifuĝintojn for de siaj marbordoj, amaslokitaj sur la insuloj Nauro kaj Manuso.

Eŭropa Unio subskribis kontraŭleĝan kaj nerespondecan akordon kun Turkio, laŭ kiu ĝi povas elpeladi rifuĝintojn al tiu lando. EU planas nun traktadi samajn akordojn kun Libio, EgiptioSudano.

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS MINACITAJ

Ĉie en la mondo, esprimlibereco estas minacita de viglega ondo da represio, kiu frapas Ĉinion, Egiption, Etiopion, Baraton, Iranon, TajlandonTurkion. Tiuj, kiuj kontraŭstaras la aŭtoritatojn, kaj denuncas tiujn politikojn, estas la unuaj celoj, ofte prezentitaj kiel obstakloj al la ekonomia disvolviĝo, sekureco aŭ aliaj prioritatoj.

En 22 landoj, personoj estis mortigitaj, ĉar ili pace defendis la fundamentajn liberecojn.

Ĉie en la mondo, registaroj limigas la publikajn liberecojn, en la nomo de lukto kontraŭ terorismaj minacoj. Entrudiĝaj aranĝoj pri sekureco estis tiel alprenitaj, kiel daŭra urĝa stato en Francio, aŭ serio da prigardadaj leĝoj en Unuiĝinta Reĝlando.

Ĉie en la mondo, la diskriminacioj kreskadas. La ideologio pri la «fortika viro» estigas kreskadon de kontraŭ-virinaj sintenoj kaj malfavoras lesbaninojn, gejojn kaj ambaŭseksemulajn personojn, transgenrulojn kaj interseksulojn. La tendenco estas tutmonda, kaj kreas antaŭtimon pri multobliĝo de atakoj, bazitaj sur etna origino, genro, nacieco kaj religio.

https://www.amnesty.fr/actualites/2016-2017-un-monde-de-plus-en-plus-divise-et-dangereux?utm_medium=reseaux-sociaux&utm_source=twitter

http://​​​​​​​https://www.youtube.com/watch?v=_aMg09YdRV8

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }