Foto Charles Lomodong, AFP: Eks-infansoldatoj en Sud-Sudano, februaro 2015
20 landoj plu rekrutigas infansoldatojn
Antaŭ dek jaroj, en la Pariza pintkunveno, la Ŝtatoj promesis «liberigi la infanojn el la milito». Hodiaŭ, infanoj asociitaj al armitaj grupoj plu estas rekrutigataj kaj ekspluatataj en 20 landoj.
Jen kartografio de homa katastrofo okaze de la Internacia tago de la infansoldatoj.
La 20 koncernataj landoj estas: Afganio, Centrafrika Respubliko, Demokatia Respubliko Kongo, Irako, Israelo kaj Palestino, Libano, Libio, Malio, Birmo, Somalio, Sud-Sudano, Sudano, Sirio, Jemeno (bluaj nomoj sur la mapo) kaj landoj ne submetitaj al la Konsilantaro pri Sekureco de UN: Kolombio, Barato, Niĝerio, Pakistano, Filipinoj, Tajlando (nigraj nomoj sur la mapo).
(…)
Laŭ la raporto 2016 de UNICEF, knabinoj kaj knaboj malpli ol 18-jaraĝaj estas rekrutigataj kaj ekspluatataj de armitaj grupoj en 20 konfliktoj dispartigitaj en kvar regionoj de la mondo: Afriko, Azio, Mezoriento kaj Latin-Ameriko. La bildo de la Afrika knabo portanta kalaŝnikovon tute ne estas la unika realo: granda proporcio de knabinoj, aziaj konfliktoj (Birmo estas unu el la ĉefaj rekrutigantoj de infansoldatoj) aŭ kolombiaj (de 1964), multaj taskoj plenumitaj de la infanoj: batalanto, kuiristo, korpogardisto, spiono, gardisto, patrolisto, fabrikisto de amuletoj, kiuj protektas la batalantojn…
La kialoj de rekrutigo de infanoj fare de armitaj grupoj estas multaj: multiĝo de malpezaj armiloj, kiuj adaptiĝas al la malgrandaj manoj, cerbolavado de junaj infanoj intelekte manipuleblaj, diskreteco de la spioninfanoj, teroro de la malamiko fronte al la infana krueleco…
La nombro de infansoldatoj tiele duobliĝis en Afganio en unu jaro, kaj kvinobliĝis en Jemeno kompare kun 2014. En Sirio, pli ol 400 rekrutigoj estas atestitaj: 264 en la soldataro de la "Islama ŝtato", 64 en la siria libera armeo, la cetero dispartigita en la diversaj frakcioj. En la atestitaj kazoj, 56% koncernas infanojn malpli ol 15-jaraĝajn, rimarkebla kresko kompare kun 2014. Unuiĝintaj Nacioj konstatis la ĉeeston de militaj trejnkampoj en la tri provincoj de Alepo, Dejr Alzoro kaj Raka, kie troviĝas almenaŭ 124 knaboj aĝaj de 10 ĝis 15 jaroj. Kreskis uzado de fremdaj infansoldatoj, je apenaŭ 7-jaraĝaj en 18 kazoj. Videoj ankaŭ montras infanojn uzatajn kiel ekzekutistojn.
(…)