Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 janvier 2017 5 20 /01 /janvier /2017 10:13

20/01/2017

Foto :  « NI ĈIUJ ESTAS MIGRANTOJ »

La marŝado de la virinoj ĝis Vaŝingtono ŝajne estos la plej impona manifestacio iam organizita dum investituro de usona prezidento. Kaj ĝi tute ne estas la nura protestado planita ĉi-semajnfine de la 21a kaj 22a de januaro.

En tiu investitura tago de Donald Trump, la « Vaŝingtona fortreso » prepariĝas trasperti tumultan semajnfinon.

Inter la multnombraj manifestacioj planitaj tiujn venontajn tagojn en la federala ĉefurbo, la marŝado de la virinoj de la 21a de januaro ĝis Vaŝingtono, tagon post la enpostenigo de Donald Trump, povus ja esti « la plej impona manifestacio iam organizita dum investituro de nova usona prezidento », substrekas la ĵurnalo New York Times.    

616 marŝadoj, 57 landoj

Ĝi ŝajne kolektos fakte « almenaŭ 200 0000 personojn nur en la usona ĉefurbo ». Ankaŭ lokaj manifestacioj estas antaŭviditaj, samtage, en multaj aliaj usonaj urboj, mencias la novjorka ĵurnalo.

La retpaĝaro Vox substrekas siaflanke, ke tiu marŝado de la virinoj vastiĝis en 57 landoj en la mondo (inkluzive de Peruo, Ĉeka Respubliko, Israelo, eĉ Kenjo). Entute ĉirkaŭ 616 marŝadoj estas planitaj ĉi-tage en Usono kaj eksterlande.

Laŭ la organizantoj de la marŝado de la virinoj, pli ol 200 asocioj kuniĝis kun la movado, el kiuj la plej konataj estas la "usona movado por familiplanado", la "Nacia asocio por la promocio de la nigruloj" (NAACP), la virina asocio "NOW", kaj la organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj "Human Rights Watch". La celo estas « promocii la egalecon de rajtoj por la virinoj kaj sendi firman mesaĝon al la nova usona registaro

Civila malobeo

Inter la aliaj organizitaj protestadoj en Vaŝingtono, Disrupt J20 (tumultigi la 20an de januaro) celas defendi ĉiujn malplimultojn, atakatajn de la estonta loĝanto de la "Blanka Domo", raportas la ĵurnalo Washington Post, kaj antaŭvidas agojn de civila malobeo laŭlonge de la tuta investitura tago en pluraj lokoj de la usona ĉefurbo.  

http://www.courrierinternational.com/revue-de-presse/etats-unis-une-myriade-de-manifestations-contre-trump

https://www.youtube.com/watch?v=6Uh15yGPrZA

https://www.youtube.com/watch?v=plmPE253U3A

http://https://www.youtube.com/watch?v=hXT7-b9jBIo

https://www.youtube.com/watch?v=8YZ0ueubbVk

Video: Kontraŭ-Trumpa protestado:  Michael Moore, Alec Baldwin, Robert De Niro, ktp. en Novjorko

Video: Kontraŭ-rasismaj aktivuloj malvolvas protestan afiŝrubandon en Dublino: « Pontoj, ne muroj »    

Video: Pli ol 200 arestadoj en Vaŝingtono 

Video: centoj da miloj da opoziciuloj al Trump sur la stratoj de Vaŝingtono, Novjorko, Bostono, ktp. la 21 an de januaro 2017

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }