Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 janvier 2017 7 29 /01 /janvier /2017 14:29

29/01/2017

BRYAN R. SMITH AFP / Getty Images

En Usono, manifestacioj okazis ĉi-sabaton en la flughavenoj de Novjorko, Los-Anĝeleso, Ĉikago, DalasoTiuj civitanaj mobilizadoj estis organizitaj por postuli la liberigon de pasaĝeroj devenantaj de landoj figurantaj sur la nigra listo de Donald Trump.

La usona prezidento alprenis tagon antaŭe, dekreton kiu limigas migradon.

Tuja konsekvenco: centoj da personoj estis blokataj ekde vendredo ĉe ilia alveno sur la usona teritorio.

La mobilizado de la NROj ebligis akiri liberigon de pluraj el tiuj civitanoj, konsiderataj kiel « nedezirataj » fare de la aŭtoritatoj.

Hameed Khalid Darweesh ekzemple, estas irakano blokata ĉe la flughaveno JFK. Li laboris por usonaj entreprenoj en Irako, kaj eĉ por la usona konsulato en Arbil.

« Mi defendis la usonajn interesojn, kaj kiam mi alvenis ĉi tie, oni traktis min kiel eksterleĝulon. Jes, mi prave surpriziĝas! »

Antaŭ la tribunaloj

Krom la protestoj sur la stratoj, la NRO pri defendo de la homaj rajtoj plendis antaŭ la tribunaloj. La asocioj opinias, ke la dekreto estas diskriminacia kaj kontraŭ-konstitucia, ĉar ĝi koncernas civitanojn, kiuj posedas regulajn migrad-legitimilojn. Ili memorigas la 5an amendon por juĝi, ke kontestado pri iliaj legitimiloj ne povas esti arbitre farita de la registaro, kaj necesigas justican decidon.

Tiuj organizaĵoj parte akiris sukceson ĉi-sabaton: federala novjorka juĝisto fakte decidis malpermesi la elpeladon, bazita sur tiu dekreto, de la personoj arestitaj tuj post ilia eliro de la aviadilo.

Laŭ la ĵurnalo The Charlotte Observer, alia federala juĝisto de Virginio tuj poste anoncis saman decidon, ĉi-foje pri la pasaĝeroj arestitaj en la flughaveno de Dalaso, apud Vaŝingtono.

« Protekti la nacion kontraŭ eniro de teroristoj »

La dekreto subskribita de Donald Trump estas nomata « Protekti la nacion kontraŭ eniro de fremdaj teroristoj en Usonon ». Ĝi starigas enirmalpermeson sur la usonan teritorion por daŭro de 3 monatoj, por la civitanoj de 7 islamaj landoj: Irano, Irako, Libio, Somalio, Sudano kaj Jemeno.  

Li ankaŭ interrompas dum kvar monatoj la federalan programon pri akceptado kaj reinstalado de rifuĝintoj de ĉiuj naciecoj el militantaj landoj. Tiu humanitara programo estis interrompita nur unu fojon: dum tri monatoj post la 11a de septembro.

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }