Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 janvier 2017 3 04 /01 /janvier /2017 10:07

04/01/2017

Foto Reuters: Donald Trump planas plilongigi je 661 kilometroj la muron, kiu efektivigas la landlimon inter Meksiko kaj Usono.

Post du semajnoj, Donald Trump instaliĝos ĉe la Blanka Domo en Vaŝingtono. Aliflanke de la landlimo, en Meksiko, tiu evento estas observata kun maltrankviliĝo.

Tiujn pasintajn jardekojn, en Ixmiquilpan ekzemple, situita je pli ol 150 kilometroj for de la ĉefurbo, multaj loĝantoj forlasis la urbon, por instaliĝi en Usono, ofte kontraŭleĝe.

Okaze de elpelado de tiuj personoj el la usona teritorio, ilia reveno tien, okazigus seriozajn problemojn.

Monica Arroyo havas filinon, kiu loĝas en Florido. Ŝi laboras kaŝe en restoracio en Clearwater. Monica grandparte dependas de la 200 usonaj dolaroj senditaj de ŝia filino ĉiumonate.

« Ĉi tie, ni havas nek monon, nek laboron. Do, se ili resendas la migrantojn ĉi tien, tio okazigos eĉ pli da senlaboruloj. Kaj ni estos eĉ pli malriĉaj ĉar tiuj, kiuj estas en Usono, sendas al ni monon. » asertas Monika, patrino de meksika migrantino.

« Remesas »

Laŭ esploristoj, la meksikaj migrantoj instalitaj en Usono, sendas preskaŭ kvaronon el tio, kion ili gajnas al la familio restinta en sia lando.

Tiuj transpagoj de devizoj, « Remesas » en la hispana, atingis 27 miliardojn da dolaroj en 2016.

Maria de la Luz Pioquinto, estas meksikdevena. Ŝi laboras en agentejo pri transpago de mono, en Florido

« Pliparte el la migrantoj konscias pri la fakto, ke je iu ajn momento, leĝo povas esti alprenita, deviganta ilin forlasi Usonon. Tio koncernas ne nur la Meksikanojn, sed ankaŭ la migrantojn venintajn de Salvadoro, Honduro aŭ aliaj landoj. Ĉiuj estas koncernataj. Ni elvokas la Meksikanojn, ĉar ili estas la plej multnombraj. »      

La minacoj de la kandidato Trump

Dum la balotkampanjo, Donald Trump minacis pri blokado de la miliardoj da dolaroj, senditaj de la Meksikanoj, kiuj vivas en Usono. Li esperas tiamaniere trudi la meksikan registaron financi la konstruadon de kontraŭ-migranta muro ĉe la landlimo.

Tagon post la elekto de la respublika kandidato, multaj meksikaj migrantoj impetis en la agentejojn pri transpago de mono, duobligante la sumojn senditajn en ilian originan landon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }