Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 janvier 2017 6 28 /01 /janvier /2017 18:19

28/01/2017

En aprilo 2016, la laboristoj de la publika transport-entrepreno Kyivpastrans fondis sendependan sindikaton, por lukti kontraŭ la malobservadoj de la sekurecaj normoj en la trolebus-garaĝo Kurenivske.

La administrado rifuzis agnoski la sindikaton, kiu aliĝis al la Ukrainia Konfederacio de la liberaj sindikatoj. Ĝi premis, minacis kaj timigis la membrojn de la sindikato per ĉantaĝoj, nuligo de kromsalajroj, provizora maldungo, elpelado de la loĝejo provizita de la entrepreno, kaj fizikaj agresoj. Helpu al protektado de la sendependa sindikato en Kyivpastrans, sendante mesaĝon al la urbestro de Kievo.

Retmesaĝo :

Sinjoro Klychko,

En aprilo 2016, la laboristoj de la trolebus-garaĝo de la publika entrepreno Kurenivske decidis aliĝi al la Libera sindikato de la fervojistoj de Ukrainio, por akiri tujan plibonigon de la sekurecaj normoj en la laborlokoj, kaj ankaŭ por la vojaĝantoj. De tiam, ni estas informitaj de la Ukrainia konfederacio de la liberaj sindikatoj (KVPU), pri diversaj reprezalioj efektivigitaj de la societo kontraŭ sindikatanoj : ĉantaĝoj, provizoraj maldungoj, nuligo de kromsalajroj, elpelado de iliaj loĝejoj kaj agresoj…  Ni petas de vi, ke vi intervenu por akiri ĉesigon de tiuj malobservadoj kontraŭ la laboristaj rajtoj. Tiu situacio ne nur malobservas la konvenciojn de la IOL, sed ankaŭ la akordon inter via lando kun Eŭropa Unio. La bildo de Ukrainio estas makulita. La administrado de Kyivpastrans devas nuligi tuj ĉiujn decidojn pri elpelado de iliaj loĝejoj, enketi pri la minacoj kontraŭ la aktivuloj kaj membroj de la sindikato, kaj sincere komenci konstruivajn intertraktadojn por kontentigi la postulojn de la laboristoj. 

Partnerece kun la Ukrainia konfederacio de la liberaj sindikatoj (KVPU), aliĝinta al la Internacia Sindikata Konfederacio, kaj dua sindikata centralo de la lando.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }