Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 janvier 2017 1 16 /01 /janvier /2017 14:57
Foto Emmanuel Dunand. AFP

16/01/2017

Bildo : Manifestacianto de Occupy Wall Street, en Novjorko, 2013.

Mardon 17an de januaro, malfermiĝos en Davoso la 47a Monda Ekonomia Forumo. La malgranda vintrostacio de la Svisaj Alpoj akceptos almenaŭ 3000 partoprenantojn, gravajn dungantojn, politikulojn kaj famulojn de la civila socio por debati pri ĉefa demando: kiel konstrui gvidadon kompatan kaj respondecan ? En sia lasta raporto, la Forumo fakte opinias, ke la kreskado de la neegalecoj estas unu el la gravaj riskoj, kiujn frontos la mondo en la venonta jardeko. Tiu konstato eĥas la lastan raporton de Oxfam publikigitan ĉi-lundon matene. Kiel ĉiu-jare, la NRO atentigas pri la necesa lukto kontraŭ la diskriminacioj.   

Trans la ŝoko, kiun "Oxfam" provas estigi, komparante la mongajnojn de ok individuoj kun tiu de 3,6 miliardoj da personoj, la akcelado de la neegalecoj ja maltrankviligas la NeRegistaran Organizaĵon.      

Ĉi-jare, la raporto sin apogas sur novaj kaj pli precizaj datumoj, koncerne la dividon de riĉaĵoj en la mondo, aparte en Barato kaj Ĉinio, du landoj en kiuj, la nombro de miliarduloj kreskadas.

Kaj la konstato estas malĝojiga. Sep personoj en dek vivas en lando, kie la neegalecoj akceliĝis tiujn tridek pasintajn jarojn, dum paradokse la mondo neniam kreis tiom da riĉaĵoj.  

Tio ĉi, kaŭze de la ekskluziva ekonomia kreskado, laŭ "Oxfam" organizata fare de la plej riĉuloj, ĉefe la multnaciaj entreprenoj. Ĝia raporto denuncas la premon, kiu efikas kontraŭ la salajroj, ĉie en la mondo. Ankaŭ ĉi-teme, la nombroj estas ŝokaj. Direktoro de entrepreno kvotita en borso, gajnas same ol 10 000 laboristoj en la Bangladeŝa teksaĵindustrio.

Ankaŭ denuncita, la impostevitado de la entreprenoj, kiu senigas ĉiujare la malriĉajn landojn de ĉirkaŭ 100 miliardoj da dolaroj, kaj de rimedoj por lukti kontraŭ la malriĉeco.

http://www.rfi.fr/economie/20170115-oxfam-alerte-acceleration-accroissement-inegalites-monde-davos

https://www.youtube.com/watch?v=F2ASQ_MMKEA

neniammilitointerni - dans Divido de riĉaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }