31/01/2017
Tiuj migrantoj instaliĝis en hangaro apud la stacidomo de Belgrado, kaj provas vivteni sin sen akvo, dum la temperaturo malaltiĝis sub minus 10 gradoj.
Temas pri forlasita hangaro ĉeanta la centralan stacidomon de Belgrado, en Serbio. Ĉirkaŭ 2000 rifuĝintoj amasiĝas en la glacia malvarmo, raportas The Guardian (anglalingve). Sur la bildoj filmitaj de senpilota aviadilo kaj enretigita en "Jutubon", lundon 30an de januaro, longa atendovico da migrantoj estas videbla. Sub minus 10 gradoj, ili ricevas varman manĝaĵon, skribas Internacia Amnestio en ties retpaĝaro (anglalingve).
Frostoŝveloj kaj skabia epidemio
Tiun hangaron okupas rifuĝintoj kaj azilpetantoj, kiuj hezitas iri al la oficialaj kampejoj malfermitaj de la serba registaro. Ili timas registradon per fingrospuroj, aŭ simple malproksimiĝi de la landlimo al okcidenta Eŭropo. De post la fermado de la landlimoj de Eŭropa Unio en marto 2016, Serbio fariĝis senelirejo.
Kuracistoj sen landlimoj tamen starigis kvin tendojn sur tereno proksime de la stacidomo, apud konstruaĵoj sen akvo kaj elektro. La organizaĵo asertas, ke la personoj blokataj sur tiu loko, suferas pri frostoŝveloj kaj skabio.
http://www.francetvinfo.fr/monde/europe/migrants/video-serbie-medecins-sans-frontieres-s-alarme-de-la-situation-dramatique-d-environ-2-000-refugies_2042829.html