Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 janvier 2017 4 05 /01 /janvier /2017 10:16

05/01/2017

Foto: AHMED FARWAN / AFP   En Sauda Arabio, la konstruad-sektoro suferas pro malaltigo de la petrolprezoj.

En Sauda Arabio, la gazetaro de la reĝlando anoncas, ke pluraj dekoj da fremdaj laboristoj estis kondamnitaj al puno de skurĝado kaj malliberejo, pro perfortaj agoj. La faktoj okazis pasintan jaron, kiam pluraj entreprenoj ĉesigis pagi la salajrojn de la migrantaj laboristoj, estigante protestajn movadojn.

Post la malaltigo de la petrolprezoj, la financa situacio de pluraj produktistaj landoj difektiĝis tiujn pasintajn monatojn, interalie en la Reĝlandoj de la Golfo, konsekvence de kio, la konstruad-sektoro ankaŭ suferas.

En Sauda Arabio, pluraj konstruad-entreprenoj – kiel la grupoj "Ben Laden" kaj "Saudi Oger" – maldungis amase, kaj ĉesigis pagi la salajrojn de dekoj da miloj da laboristoj. Plejparte el tiuj ĉi, devenas de Barato, aŭ aliaj aziaj landoj, kiuj estas gravaj provizantoj de laboristaro en la araba duoninsulo.

49 personoj kondamnitaj

Eksuferantaj pro sociala malstabileco, kaj sen povo forlasi la landon, kelkaj el tiuj dungitoj manifestaciis pasintjare. Incitegaj, ili kelkfoje incendiis konstruaĵojn aŭ veturilojn, apartenantajn al konstruad-entreprenoj.

Laŭ la reĝlanda gazetaro, 49 personoj, kies nacieco ne estas konata, estis kondamnitaj post tiuj eventoj. La ĵurnalo al-Watan mencias punojn de 300 skurĝbatoj kaj 4 monatojn da malliberejo. Laŭ pluraj informfontoj, multaj laboristoj de la konstruad-sektoro plu atendas pagon de siaj salajroj en Sauda Arabio.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }