Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 janvier 2017 3 11 /01 /janvier /2017 14:33

11/01/2017

FOTO: FAREED KHAN/ASSOCIATED PRESS : Manifestacio Subtene al la malaperintaj blogistoj, la 10an de januaro 2017.

En Karaĉo, Lahoro kaj Islamabado, centoj da personoj kolektiĝis, postulante la revenon de la aktivuloj pri homaj rajtoj malaperintaj pasintsemajne.

Almenaŭ kvar aktivuloj pri homaj rajtoj, konataj pro sia opinio kontraŭ la armeo kaj la registaro, malaperis pasintsemajne. Kelkaj estis forkaptitaj centrurbe, neniu novaĵo estas disponebla pri la aliaj. Ĉiuj mastrumis diskutgrupojn, blogojn aŭ aktivadis intense en la sociaj retoj.

Dum kolektiĝo en la ĉefurbo, kandeloj en la manoj, multaj membroj de la civila socio venis denunci novan etapon en proceduro, kion ili kvalifas kiel « cenzuron ». Inter ili, ĉeestis ekzemple la aktivulino Farzana Bari. « Tio estas taktiko uzata kontraŭ la aktivuloj pri homaj rajtoj, kaj kontraŭ la blogistoj, kiuj luktas favore al demokratio aŭ socia justico. Tio estas tendenco ege maltrankviliga », ŝi asertas.

Ĉiam pretaj al reago fronte al la ĝenantaj voĉoj, la Ŝtataj servoj estas akuzataj. Inter ili, Usmane venis protesti, ĉar la sociaj retoj estas laŭ li, unu el la maloftaj terenoj de libereco. Kaj li timas, ke ankaŭ tiu tereno estu blokita.                       

« Mi kredas, ke la registaro provas fari same, kiel ĝi jam faris kontraŭ la paperaj aŭ retaj ĵurnaloj. Ili deziras instigi memcenzuron en la sociaj retoj », li eksplikas.

La sekretaj agentejoj estas de longe suspektataj en Pakistano, ke ili efektivigas arbitrajn enkarcerigojn, eĉ partoprenas en malaperigoj, ĝis nun ne solvitaj. Fine, la familioj de Asim, Ahmad, Salman kaj Ahmed plu estas sen novaĵo de ili, de post la 4a kaj 7a de januaro.           

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }