Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 janvier 2017 5 06 /01 /janvier /2017 17:23

06/01/2017

Foto HECTOR GUERRERO / AFP. Manifestacio kontraŭ altigo de la benzinprezo, en Meksiko, la 2an de januaro.

Policisto estis mortigita, 250 magazenoj detruitaj, kaj pli ol 500 personoj arestitaj en Meksiko, dum manifestacioj kontraŭ bruta altigo de benzinprezoj, anoncis ĵaŭdon la aŭtoritatoj.

La oficiro estis « dispremita malhelpante ŝtelon en benzinstacio », dum unu el tiuj manifestacioj, kaj alia troviĝas en kriza stato post vundo en alia loko de Meksiko, anoncis la polico de la ĉefurbo.

En Meksikurbo, 29 domŝteloj kaj vandalismaj agoj estis censitaj kontraŭ komercejoj, kaj 76 personoj estis arestitaj.

En la Ŝtato de Meksiko proksime de la ĉefurbo, kie okazis la plej perfortaj protestadoj kaj forrabadoj, la registaro nombris « 430 arestadojn ĉe l'freŝa delikto, pro suspektata partopreno al vandalismaj agoj ».

« Preskaŭ 250 magazenoj estis tute detruitaj » en la ĉefurbo kaj en pluraj meksikaj Ŝtatoj, indikis ĉe Radio Formula, Manuel Cardona, respondeculo de nacia asocio de komercistoj, petante intervenon de la federalaj policistoj, eĉ de armeo, ĉar la situacio « estas nekontrolebla ».

La polico indikis, ke ĝi deplojadis 9000 kromajn agentojn en la ĉefurbo, kun la subteno de 13 helikopteroj kaj 2000 spionkameraoj.  

La meksika prezidento Enrique Peña Nieto pravigis merkredon, la brutan altigon de la benzinprezo, kiel « racian aranĝon » por kompensi la internacian prezaltigon.

La benzinprezo altiĝis je 20,1% kaj la dizelprezo je 16,5%, de post la 1a de januaro. Ekde la 18a de februaro 2017, la limigita prezo fiksata de la registaro estos ĝustigita ĉiutage.

Temas pri la unua etapo de malfermo de la karburaĵ-merkato al la privata sektoro, kaj liberigado de la prezoj origine planita por 2018. Sed la meksika registaro elektis efektivigon de tiuj aranĝoj unu jaron pli frue.

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }