Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 janvier 2017 7 29 /01 /janvier /2017 22:00

30/01/2017

Foto Géo Franck VOGEL: En Kamboĝo, post lernejtempo, Ŝenda reiras al sia flosanta domo.

Pro multobliĝo de baraĵoj kaj pumpado, la Mekongo perdas siajn kvalitojn de nutrada riverego : fiŝoj kaj rizejoj malaperas anstataŭitaj de hidraŭlika politiko grandskale kondukita.

Mita riverego

La Mekongo fontas de la tibetaj altebenaĵoj, kaj ĵetiĝas en la Ĉinan maron: vojaĝo 4800 kilometrojn longa, tra Ĉinio, Tajlando, Laoso, Kamboĝo kaj Vjetnamio.

Rizkulturo, fiŝkaptado, komerco, pli ol 60 milionoj da personoj rekte dependas de ĝiaj resursoj. Sed por kiom da tempo?

Konkurenco por hidraŭlika elektro

Ĉiu lando deziras kompensi sian ekonomian malfruon, kaj la gigantaj baraĵoj multobliĝas : Ĉinio estis la unua, kiu translokis tutajn vilaĝojn. Sed la kampara loĝantaro, reloĝigita en tute novaj urboj, ne kutimiĝas al tiuj novaj vivkondiĉoj, kaj multaj kamparanoj reiras al aliaj teroj, kiuj ne apartenas al ili.

Fiŝkaptado minacita

Almenaŭ 60 specioj de migrantaj fiŝoj realsupras la fluadon de Mekongo. Sed la konstruado de baraĵoj ŝanĝis la situacion. Tiuj fiŝoj fakte ne sukcesas reproduktiĝi almonte, ĉar la vojo estas barita.

Tio estas grava problemo por la loĝantoj vivantaj borde de la riverego, ĉar ili nutras sin ĉefe per fiŝoj.

La Mekonga golfo enprofundiĝas

Finfine, pro la multobliĝo de baraĵoj kaj pumpado, la aluvioj ne plu deponas sin en la delto, kiu retroiras kaj do enprofundiĝas: la bordoj estas pli kaj pli eroditaj de la marakvo, kiu penetras en tiun areon.      

Ankaŭ la rizejoj estas tuŝataj. « La terkultivistoj konstatas, ke la rikoltoj malpliiĝas el katastrofa maniero, kelkaj devas ŝanĝi sian metion », rakontas Franck Vogel, foto-raportisto, kiu vojaĝis por la magazino Géo. Tiu situacio estas tre zorgodona, ĉar tiu areo produktas 90% el la vjetnama rizo kaj reprezentas 20% el la malneta enlanda produkto.     

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }