Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 janvier 2017 1 16 /01 /janvier /2017 21:40

17/01/2017

Serio da memmortigoj okazis en indiana vilaĝo. Bernard Lefrançois, koronero nomumita de la kebekia registaro por klarigi la situacion, alarmas pri la vivkondiĉoj en la indianaj rezervejoj. Laŭ li, tiuj dramoj eksplikiĝas grandparte per la speciala reĝimo, en kiu vivas la indiĝenoj en Kanado de antaŭ 150 jaroj. La sufero de la membroj de tiuj komunumoj por regi sian propran destinon, eksplikas la malesperon, kiu instigas ilin al memmortigo. La memmortiga procento ĉe la indianoj estas duoble pli ol tiu de la ne-indiĝenoj.

La enketisto studis la kialojn kaj cirkonstancojn de kvin memmortigoj okazintaj en 2015 en la rezervejo Uashat-Maliotenam, apud Sept-Îles.

Bernard Lefrançois malkovris, ke la Indianoj suferas problemojn de mensmalsano, dependecoj je drogoj kaj alkoholo, kaj vivas en tre malfacilaj materialaj kondiĉoj. Pluraj jam klopodis por kuraci siajn sanproblemojn, tiam rezignis pro helpomanko.

Konvinkita, ke granda parto de la origino de ilia morto estas en rilato kun iliaj neglektitaj vivkondiĉoj, Bernard Lefrançois eĉ pridiskutas la ekzistadon mem de la indiĝenaj rezervejoj. Tiu analizo ne estas dividita de granda parto de la Indiĝenoj.

La enketisto rekomendas ankaŭ pli bonan adaptiĝon de la socialaj servoj al la specifaj bezonoj de la indiĝenoj. La kebekia registaro jam komencis formi psikologojn kaj socialajn laboristojn pri la realeco de la "Praaj Nacioj". Laborgrupo kun kanadaj instancoj baldaŭ stariĝos pri tiu temo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }