Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 janvier 2017 6 07 /01 /janvier /2017 13:09

07/01/2017

La OEKE juĝis kiel riceveblan, plendon kontraŭ la "World Wide Fund for Nature", akuzata pri impliko en perfortajn agojn, kaj senposedigo de la Bakaaj teroj.   

La akuzoj de Survival international kontraŭ la "'World Wide Fund for Nature" (WWF) ricevis favoran eĥon ĉe la spertuloj de la "Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo" (OEKE).

Ĵaŭdon, 5an de januaro 2017, tiuj ĉi juĝis kiel riceveblan, la plendon  deponitan en februaro 2016, fare de tiu NRO pri defendo de la indiĝenaj popoloj, pro « perfortaj agoj » kaj « senposedigo de la teroj de la kamerunaj Bakaaj popoloj ».   

Laŭ la retpaĝo Le Monde Afrique, kiu diskonigis la informon ĉi-vendredon, la WWF devos pravigi siajn agojn antaŭ la OEKE.

"Survival International" malkaŝis, ke gravaj ekscesoj estis plenumitaj kontraŭ la bakaaj popoloj, sud-oriente de la lando, kie regas la kontraŭ-ŝtelĉasadaj brigadoj, subtenataj kaj financataj de la WWF. Tiu NRO akuzas la WWF, ke ĝi ankaŭ subtenas la kreadon de protektataj areoj (Lobeke, Bumba Beck kaj Nkie) sur la teritorioj de la Bakaoj kaj nesciate de ili.   

La aliro al tiuj areoj estas aliparte malpermesita.

« Malgraŭ tio, la organizaĵo kontentiĝis fari nur publikajn deklarojn, por kontraŭstari la kritikojn, sed ne ĉesigis la ekscesojn. Ĝi admonas entreprenojn respekti la gvidlineajn principojn de la OEKE, dum ĝi daŭre malrespektas ilin. Se WWF ne povas malhelpi la kontraŭ-ŝtelĉasadajn brigadojn, kiujn ĝi financas, atenci kontraŭ la Bakaoj, eble ĝi devus reekzameni sian ĉeeston sur iliaj teritorioj », deklaris la direktoro de "Survival International", Stephen Corry.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }