Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 janvier 2017 1 09 /01 /janvier /2017 11:34

09/01/2017

Foto:  KONTRAŬ LA ŜTAT-BUĜETO 2017

La vilaja Beĵaja (Bgajet en la kabila lingvo) komencis la jaron 2017 en etoso de popola ribelo.

La urbo Beĵaja estis scenejo de perfortaj ribeloj. Lundon 2an de januaro, ribeloj ekokazis ĉie en la urbo Beĵaja. La manifestaciantoj koliziis kun la policistoj, kiuj uzadis plorigajn gasojn por disigi la homamason.

Tiuj scenoj rememorigas la terurajn ribelojn de 2011. La manifestaciantoj blokadis la vojon kelkajn metrojn for de la sidejo de la guberniestro de Beĵaja, per flamigitaj pneŭoj. La nebulo estis densa kaj la atmosfero malluma. Buso estis incendiita en la ĉirkaŭaĵo de Ighil Uazug.

La manifestacio, kiu kolektis plurajn centojn da personoj estis organizita por protesti kontraŭ la Ŝtat-Buĝeto 2017 kaj la impostaj altigoj.

La komercistoj plenumis ĝeneralan strikon en la tuta gubernio. Oriente, la vojo restis barita en Borĵ-Mira, Aokas kaj Bakaro. La trafiko estis tiel paralizita. Okcidente, la vojo estis fermita en Ued Ghir kaj Sidi Ajŝ.

Jam pasintan decembron, la liceanoj de Beĵaja protestis kontraŭ mallongigo de la vintraj ferioj, kio trudis la registaron rezigni pri tiu reformo.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }