Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 janvier 2017 4 19 /01 /janvier /2017 15:46

19/01/2017

Foto: AP/Hani Mohammed

Mardon matene, junulino estis mortigita, kaj kvar aliaj personoj vunditaj, post du atakoj apud lernejo de la distrikto Nihm, situita ekster la jemena ĉefurbo, Sanao.

« Tiu lasta ekzemplo montras, ke la atakoj kontraŭ la civilaj areoj plu mortigas kaj vundas infanojn en Jemeno », bedaŭris merkredon la reprezentantino de "UNICEF"(Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj) en Jemeno, Meritxell Relaño, en deklaracio al gazetaro. « Anstataŭ lernado, la infanoj spektas morton, militon kaj detruadon », ŝi aldonis.

"UNICEF" plian fojon alvokis ĉiujn partojn en la konflikto, ke ili protektu la infanojn kaj ĉesigu la atakojn kontraŭ la lernejoj, konforme al la devigoj de la humanitara internacia juro.

De post la eskalado de la konflikto en Jemeno en marto 2015, Unuiĝintaj Nacioj nombris la morton de 1400 infanoj. Pli ol 2140 infanoj estis vunditaj.

Preskaŭ 2000 lernejoj en Jemeno estas nun neuzeblaj pro detruadoj kaj damaĝoj, aŭ ĉar ili utilas kiel militaj aranĝoj.

« La lernejoj estu ĉiam pacaj kaj protektitaj areoj, kie la infanoj povas lernadi, ludadi kaj vivi en sekureco », memorigis S-ino Relaño. « La infanoj neniam risku sian vivon por atingi sian lernejon ».

La koncernataj registaroj devus persekuti la kulpantojn pri estintaj kaj nunaj malobservadoj, kaj tuj ĉesigi vendon de armiloj al Sauda Arabio.

Siaflanke, la NRO "Human Rights Watch" indikas, en sia monda raporto 2017, ke la konfliktaj partoj en Jemeno, « malobservadis la militan juron en plena nepuniteco ». Laŭ tiu raporto, « la koncernataj registaroj devus persekuti la kulpantojn pri estintaj kaj nunaj malobservadoj, kaj tuj ĉesigi vendon de armiloj al Sauda Arabio. »

De marto 2015, la koalicio estrata de Sauda Arabio kondukas militajn operacojn, subtenataj de Usono kaj Britio, kontraŭ la Hutiaj fortoj kaj la fortoj fidelaj al la eks-prezidento Saleh. « La koalicio kontraŭleĝe atakis domojn, bazarojn, malsanulejojn, komercejojn kaj moskeojn », akuzas "HRW", kiu ankaŭ citas la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, laŭ kiu, « ĝis la 10a de oktobro, almenaŭ 4125 civiluloj mortis, kaj 6711 estis vunditaj, plejparte fare de la aeratakoj de la koalicio. »

Sarah Leah Whitson, direktorino de la sekcio Mez-Oriento ĉe "Human Rights Watch" opinias, ke « neniuj fortoj implikitaj en la konflikto en Jemeno, ŝajne ne timas la devigon repondeci sian kulpon pri malobservado de la milita juro. La membroj de UN devas admoni la konfliktajn partojn, ke ili ĉesigu la masakron kaj la suferon de la infanoj. »    

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }