02/01/2017
Rusaj marionetoj –Serge HALIMI
La 9-an de februaro 1950, dum plej forta malvarma milito, ankoraŭ ne konata respublikana senatano tondras : „Mi havas en la manoj la liston de ducent kvin personoj, pri kiuj la ŝtatsekretario scias, ke ili estas membroj de la Komunista Partio kaj kiuj tamen determinas la politikon de la ŝtatdepartemento.” Joseph McCarthy eniris la usonan historion tra la pordo de fieco. Lia listo ne ekzistis, sed la sekvanta ondo de kontraŭkomunisma historio kaj de purigadoj rompis la ekzistrimedojn de miloj da (...)
https://eo.mondediplo.com/article2439.html
Venezuelo, la kialoj de la ĥaoso - Renaud LAMBERT
https://eo.mondediplo.com/article2438.html
La mondo laŭ Donald Trump -Michael KLARE
MALFACILAS precize scii, al kio similos la ekstera politiko de s-ro Donald Trump. La prezidonto ne detaligis siajn intencojn en skribitaj dokumentoj nek en siaj paroladoj. Multaj atribuas al li aliron ne tre informitan aŭ malkoheran, nutratan de gazetaraj ĉeftitoloj kaj de lia sperto kiel aferisto. Kelkaj interparoladoj aŭ eldiroj en la elektokampanjo kaj, pli lastdate, la elekto de la membroj de lia registaro ebligas vidi iom pli klare. S-ro Trump posedas vizion, eble ne mature trapensitan, (...)
https://eo.mondediplo.com/article2441.html
La usonaj militbazoj, ekologia plago - Émilie GUIYONNET
„Mi timas, ke la insulo tiom superloĝiĝos, ke ĝi returniĝos kaj sinkos”, en la jaro 2010 diris Hank Johnson al la Kongreso pri la planita transigo de ok mil marsoldatoj el Okinavo (Japanujo) al Guamo, en la Marianaj Insuloj, aligitaj al Usono. La spritaĵo estis primokata, sed studoj pri la efiko montris, ke Guamo ne kapablas akcepti tiom grandan alfluon, kaj la Pentagono malaltigis siajn ambiciojn. La insulo, kun rekordo de teritorio okupata de usonaj militbazoj (ĝis 60 elcentoj post 1945, kaj nun (...)
https://eo.mondediplo.com/article2440.html
Traktato pri liberkomerco inter la Eŭropa Unio kaj Kanado -
Raoul Marc JENNAR
La ekonomia kaj komerca traktato inter la Eŭropa Unio kaj Kanado (en la angla : CETA) estis fine subskribita la 30-an de oktobro 2016. La firma kontraŭstaro de Valonujo kaj de ties ĉefministro Paul Magnette blokis ĝian adopton dum pluraj semajnoj. La kontraŭantoj al liberkomerco, kutimintaj al fiaskoj, imagis esti ricevintaj kroman. Ĉu ili pravis ? INTERTRAKTITA en la plej granda sekreto ekde la jaro 2009, la Ĝenerala Ekonomia kaj Komerca Traktato (ĜEKT), en la angla CETA) inter la Eŭropa Unio kaj (...)