Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 janvier 2017 1 23 /01 /janvier /2017 13:33

23/01/2017

Foto Ammar Awad/Reuters: du junaj palestinaninoj kun azeno, preterpasas la kolonion Ma’ale Adumim apud Jerusalemo, en novembro 2013.

La konstruado rekomenciĝos en tri setlaj kvartaloj de Orienta Jerusalemo (Pisgat Zeev, Ramot kaj Ramat Ŝlomo).   

La permesilo pri konstruado de 566 loĝejoj estis konfirmita fare de la israela urbodomo de Jerusalemo. Ili estis interrompitaj, fine de decembro, atendante la enpostenigon de Donald Trump ĉe la prezidenteco.

Tiu decido estas spertita kiel provoko de la Palestinanoj, des pli ke 11 000 pliaj loĝejoj estas planitaj.

« Ili utiligas la deklarojn de Donald Trump dum la balotkampanjo – kiu agnoskis Jerusalemon kiel ĉefurbon de Israelo – kaj tio, por legitimi la kontraŭleĝan anekson de Jerusalemo fare de Israelo, kaj pravigi la koloniadon de Jerusalemo », opinias Hanan Ashrawi, membro de la ekzekutiva komitato de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino.

Donald Trump proponis transloki la usonan ambasadejon en Israelo, de Tel-Avivo al Jerusalemo.

La usona prezidento kaj la israela Ĉefministro pridiskutis tiujn temojn pasintan dimanĉon.

Sed israelaj parlamentanoj petas de Benjamin Netanjahu, ke li rezignu pri la Vaŝingtona garantio, koncerne la koloniadon.

Ili defendas anekson de Ma’ale Adumim, juda kolonio de 37 000 loĝantoj en Cisjordanio, en la celo plivastigi la setlejan areon de Orienta Jerusalemo

La israel-usonaj rilatoj streĉiĝis en decembro, dum alpreno de rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj, kiu kondamnis la israelajn koloniojn.

Usono – tiam reprezentata de la administrado Obama – ne uzis sian vetoon, por la unua fojo de antaŭ 35 jaroj.

Ĉirkaŭ 430 000 israelaj kolonianoj nun vivas en okupata Cisjordanio, kaj pli ol 200 000 en Orienta Jerusalemo.

La Palestinanoj volas, ke Jerusalemo estu la ĉefurbo de ilia Ŝtato.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }