Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 janvier 2017 4 26 /01 /janvier /2017 15:23

 

26/01/2017

Foto: Ulet Ifansasti / Getty Images)

La plantejoj de la giganta indonezia kompanio APP (Asia Pulp and Paper) en la insulo Sumatro plu kaj plu brulas de antaŭ jardeko. Por kontroli areon je 280 kvadrataj kilometroj, nur ses fajrobrigadistoj kaj unu vartriciklo! Kaj la loĝantaro estas minacita de la venenaj fumoj.

« La incendioj ne nur okazis en 2015, sed ankaŭ en 2014 kaj en la antaŭaj jaroj. En 2013, 2012, 2011, 2010… ktp. », eksplikas Bambang Hero Saharjo, profesoro pri ekonomiko ĉe la agrikultura universitato de Bogoro, en Indonezio. En daŭro de jardeko, 17 620 incendioj okazis en la plantejoj de la indonezia giganta paperkompanio "APP" (Asia Pulp and Paper) en la insulo Sumatro.

Ebligas tion, dekoj de plantejoj de akacioj, kiuj anstataŭis la praajn tropikajn arbarojn. Celo de pluraj jaroj fare de la NRO Greenpeace, APP jam engaĝiĝis ĉesigi la anstataŭigon de naturaj arbaroj per plantejaj torfejoj. Sed laŭ la organizaĵo, « APP devas fari multe pli pri restarigo de la torfejoj, por saldi sian pasivon, kaj preventi saman novan katastrofon, kiel la incendion de 2015. »

« Por okupiĝi pri areo je 280 kvadrataj kilometroj, ilia kontrolteamo enhavas nur ses fajrobrigadistojn, kaj posedas nur unu veturilon: vartriciklon! Ili eĉ ne utiligis gvatoturon por elrigardi la fajrokomenciĝon. Kiel ili povas paroli pri daŭripova disvolviĝo? La incendioj, per si mem montras, ke ili ne volas lerni el la pasinteco? » analizas la profesoro.

Pli ol 10 000 vivoj povus esti mallongigitaj pro la venena nubo

Kun la ministrejo pri Medio de la lando, la ekonomikisto plendis kontraŭ "APP". La fumoj ellasitaj de la incendioj fakte estas katastrofo por la regionaj loĝantoj. Esploristoj de la universitato Harvard, en Usono, studadis la efikon de la danĝeraj polvoj enspiritaj de la loĝantaro dum la infera incendio de 2015.

La sciencistoj taksis la nombron de antaŭtempaj mortoj kaŭzotaj de la fumoj. Ili nombris 61 600 en la indonezia arkipelago, 6 600 en Malajzio, 2 200 en Singapuro. Fine, 100 300 vivoj povus esti mallongigitaj pro la venena nubo. Sanitara katastrofo, kiu jam komenciĝis.

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }