Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 janvier 2017 4 12 /01 /janvier /2017 10:05

12/01/2017

Foto: Petros Tsakmakis/Intimenews via REUTERS : Rifuĝinto en la kampo Moria, sur la greka insulo Lesbo, la 10an de januaro 2017.

"Internacia Amnestio" lanĉas alvokon al la Eŭropa komisiono, por trovi solvon por la rifuĝintoj kaj migrantoj, blokataj sur la grekaj insuloj de post la akordo Eŭropa Unio-Turkio. La NeRegistara organizaĵo (NRO) petas delokigon de la azilpetantoj al la aliaj eŭropaj landoj, ĉar la surloka akceptebleco estas superita. Tiu alvoko intervenas kiam, pro alveno de la malvarmo, multaj rifuĝintoj dormas ekstere sub malgrandaj tendoj neĝkovritaj, kaj sen hejtado.

En la kampejo Moria, sur la insulo Lesbo, tiu kotdivuarano 27-jaraĝa dormas de pluraj tagoj en tendo neĝkovrita, sen hejtado. En parola mesaĝo, li priskribas la kondiĉojn, en kiuj li vivas: « Kie ni dormas, hejtado ne ekzistas, estas nenio. Ni elturniĝis per niaj propraj rimedoj por varmigi nian tendon ».

En intervjuo ĉe la radio-stacio "Real FM", la greka helpministro pri Defendo Dimitris Vitsas sin defendis. Li eksplikas, ke la registaro « surpriziĝis ». Male, la direktoro de "Internacia Amnestio Grekio" Iraklis Aktypis eksplikas, ke esploristino de la organizaĵo, Lia Gogou, jam konstatis tiujn problemojn, dum vizito en septembro: « Ŝi diris, ke la situacio estas sufiĉe klara, anticipo estis ebla, kaj ĉiuj necesaj aranĝoj realigeblaj por protekti tiujn homojn de tiu nehumana situacio en la grekaj insuloj ».

Tiujn pasintajn tagojn, du grandaj tendoj estis instalitaj, tiamaniere ke la familioj povu ŝirmi sin. La "Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj" provas reloĝigi la plej vundeblajn personojn en hoteloj. Kaj la registaro decidis sendi ŝipon surloken, kiu utilos kiel urĝa loĝado.                        

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }