Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 janvier 2017 7 22 /01 /janvier /2017 16:01

22/01/2017

Foto: AFP/Patrik Stollarz: "KOBLENCO RESTAS BUNTA"

Pluraj ĉefoj de la eŭropa ekstremdekstro kolektiĝis sabaton 21an de januaro en Koblenco, Germanio. Tre diskonigita de la gazetoj, tiu kongreso celas afiŝi aliancon, komence de balotada jaro, decidiga en pluraj landoj. Sed la renkontiĝo estigis kontraŭ-manifestacion kaj polemikon.

Ĉirkaŭ 5000 personoj manifestaciis por alia Eŭropo, kelkajn centojn da metroj for de la renkontiĝo de la populistoj kaj ekstremdekstraj ĉefoj. Kun la muziko de la eŭropa himno, la Odo al Ĝojo, la manifestacio nomita « Koblenco restas bunta » estis subtenita de multaj partioj, sindikatoj kaj aliaj organizaĵoj de la civila socio.  

Politikaj respondeculoj, el kiuj la vic-kanceliero kaj prezidento de la Soci-demokrata Partio (SPD) Sigmar Gabriel partoprenis. Ankaŭ ĉeestis alia soci-demokratulo, la ministrino-prezidentino de Rejnlando-Palatinato, kie troviĝas Koblenco, Malu Dreyer.

« Antaŭe ni diris, ke estas necese treti la malbonon je la komenco, sed hodiaŭ la populismo daŭre ĉeestas, ankaŭ en Germanio. Hodiaŭ, ni estas tie por defendi Eŭropon », ŝi asertas.

Tiu diskonigita renkontiĝo de multaj ekstremdekstraj ĉefoj, ne nur estigis kontraŭ-manifestacion. Ĝi ankaŭ naskigis polemikojn koncerne la malfacilajn rilatojn de Alternativo por Germanio (AFD) kun la gazetaro. La grandaj publikaj televidkanaloj ARD kaj ZDF, kaj ĵurnalistoj juĝitaj tro kritikemaj laŭ la organizantoj, ne rajtis ĉeesti la renkontiĝon.                     

La akraj rimarkoj de la eŭropa deputito Marcus Pretzell kontraŭ la amaskomunikiloj ilustris tiujn streĉojn. La partoprenantoj aplaŭdis lin elparolante ŝatatan sloganon de la simpatiantoj de la AFD: « Lügenpresse », « Mensoga gazetaro ».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }