Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 janvier 2017 2 31 /01 /janvier /2017 09:32

31/01/2017

Korupto kaj favorigo en Afriko - Anne-Cécile ROBERT

Apenaŭ rimarkita, la kvara afrika-araba pintkunveno okazis en Malabo, Ekvatora Gvineo, la 23-an kaj 24-an de novembro 2016. Tiu renkontiĝo montras la kreskantan interesiĝon de la Golfo-landoj al Afriko kaj, por ĉi lasta, novan diversiĝon de ties partneroj. La landoj situantaj sude de Saharo replanas sian eniron, ĝis nun spertitan kiel malagrablaĵon, en la tutmondan geopolitikon. MAJO 2015. Petita de Riado, Senegalo decidas « deploji en la sankta tero de Sauda Arabujo 2 500 soldatojn » kun la celo (...)

http://eo.mondediplo.com/article2448.html

Triumfo de la Paranoja Stilo - Ibrahim WARDE

La prezidantaj ambicioj de Donald Trump ne estas novaj. Jam en 1988 la konstruentreprenisto provis fariĝi la kunkandidato de George H. W. Bush. En la monatoj antaŭ la elektado de 2000, li kampanjis por esti la kandidato de la Reform Party, kiu servis kiel platformo por Ross Perot, la unua popolisma miliardulo kiu eniris la politikan arenon . En 1992, post kampanjo koncentrita pri la danĝeroj de la Nordamerika Liberkomerca Interkonsento (NAFTA), tiu partio gajnis 19% de la voĉdonaro, ebligante (...)

http://eo.mondediplo.com/article2446.html

"Revolucio de kandeloj" en Seulo - Sung Ilkwon

Spite al subnulaj temperaturoj, dum pli ol du monatoj pli ol unu miliono da Sud-Koreoj ĉiusemajne manifestaciis. Jen neniama okazintaĵo de post la falo de la diktaturo en 1987. Ili akiris la formetadon de prezidanto Bak Geun-hje, akuzita pri koruptado kaj malforteco, kun ŝamanisma fono. De nun, ili luktas por pli gravaj ŝanĝoj. Ĝojkrioj eksplodis ĉi tiun 9-an de decembro 2016, kiam dekoj da miloj da Sud-Koreoj svarmintaj antaŭ la nacia asembleo eksciis, ke prezidanto Bak Geun-hje estis eksigita. (...)

http://eo.mondediplo.com/article2443.html

Inter Germanujo kaj Turkujo, la demando pri rifuĝintoj - Hans KUNDNANI , Astrid ZIEBARTH

EN MARTO 2016, la germana kancelierino Angela Merkel intertraktis por la Eŭropa Unio kontestatan interkonsenton kun Turkujo, cele deadmoni la migrantojn boate trairi la Egean Maron, ofte helpe de profesiaj trapasistoj. Kadre de kompleksa agadplano, sagaca aŭ makiavela laŭ la vidpunkto, la turka prezidanto Recep Tayyip Erdogan konsentis multigi la marajn patrolojn kaj akcepti la azilpetantojn alvenintajn en Greklando post la subskribo de la interkonsento. Por ĉiu siria migrulo resendita en (...)

http://eo.mondediplo.com/article2447.html

http://eo.mondediplo.com/

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }