Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 janvier 2017 3 18 /01 /janvier /2017 14:22

18/01/2017

Desegnaĵo de Tjeerd 

Dum nova ondo da malvarmo frapas Eŭropon, la hispana ĵurnalo El País indignas pri la sorto de la migrantoj, kaj denuncas la « moralan mizeron » de Eŭropa Unio.

« La bildo pri la tragedio de la rifuĝintoj, kiuj dronas en Mediteraneo, lasis la lokon al la glacia vetero, kiu frapas Eŭropon », alarmas la ĵurnalo El País, kiu elvokas la bildojn pri « tendoj superŝutitaj per neĝo » kaj « korpoj kovritaj per tavoloj da glacio ». Neniu taksas la nombron de tiuj migrantoj, trovitaj frostigitaj ĉe la landlimoj de Eŭropo. Tamen tiuj, kiuj mortas pro malvarmo en la kampejoj « estas multe pli nombraj ol tiuj, menciitaj de la statistikoj », aldonas la hispana ĵurnalo.   

Laŭ la madrida ĵurnalo, la situacio memorigas la « milojn da hispanaj rifuĝintoj kiuj, en februaro 1939 », fine de la hispana enlanda milito, estis kondukitaj al la kampejo de Argelès-sur-Mer, sude de Francio. « Ili restis tie dum semajnoj, komence subĉiele, kaj poste en improvizitaj tendoj ». Multaj mortis pro pneŭmonio kaj aliaj malsanoj, estigitaj aŭ pligravigitaj pro tiuj ekstreme aĉaj vivkondiĉoj.

https://www.youtube.com/watch?v=1rAcBSl_5p4

Eŭropo, senkompata pri la sufero de la aliaj

La sama afero nun okazas en Lesbo kaj aliaj grekaj insuloj, en Belgrado aŭ ĉe la Bulgaraj landlimoj, sen reago de Eŭropo. Tiu situacio kolerigas la ĵurnalistinon Milagros Pérez Oliva :

« Tiuj bildoj elvokas la moralan mizeron de Eŭropo, senkompata pri la sufero de la aliaj, la politikajn respondeculojn, kiuj deturnas la rigardon dum la televidaj informoj, kaj poste atente rigardas la meteorologiajn prognozojn, por informiĝi, ĉu la izobaroj de la fronto, kiu frostigas Eŭropon, proksimiĝas de ilia hejmo ».     

« Ĉu ni morgaŭ? »

Eŭropa Unio kiel kutime estas « forestanta », « indiferenta », « burokratia kaj silentema », same kiel ĝi ĉiam estis. La "Eŭropa komisiono" kulpas Grekion, dum la registaroj akordiĝis antaŭ du jaroj pri la dispartigo de 160 000 rifuĝintoj, kio ne ankoraŭ estis efektivigita. « Ili plu estas tie, glaciumitaj ».     

La ondo de siberia malvarmo « forfrostigas multajn esperojn »: tiujn de la migrantoj, kompreneble, sed ankaŭ tiujn, de la personoj, kiuj « kredas, ke la politiko utilas por alfronti la realecon, kaj malhelpi la ekzistadon de tiaj aferoj ». La ĵurnalistino antaŭavertas, ke se ni konsentas pri la « ekzistado de areoj, en kiuj la Ŝtatoj ne povas enriri », kaj konsekvence pri la forlasado de la rifuĝintoj, ni ankaŭ povas starigi la demandon: « ĉu ni morgaŭ? »      

http://www.courrierinternational.com/article/crise-migratoire-combien-de-refugies-morts-de-froid-dans-lindifference

https://www.youtube.com/watch?v=yBT462TPpWA

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }