10/01/2017
Foto: Brita ekologiista NRO timas, ke la Major Oak, kverko 800-jaraĝa, ne postvivos la ekspluatadon de skistogaso, fare de multnacia entrepreno.
En Britio, la Sherwood arbaro, famiĝinta fare de « Robin Hood », estas minacita de multnacia entrepreno, kiu planas ekstrakti skistogason. Opoziciantoj mobiliziĝas, kaj retpeticio jam kolektis preskaŭ 50000 subskribojn.
Ni ĉiuj aŭdis rakontojn pri Sherwood. De centoj da jaroj, tiu arbaro situita en la kantono de Nottingham, estas ligita al Robin Hood. Ĝi estas konsiderata kiel rifuĝejo de tiu legenda rolulo, kiu ŝteladis la riĉulojn por disdoni al la malriĉuloj.
La rifuĝejo de Robin Hood
Tiu arbaro de Midlands estas ja reala. Ĝi vastiĝas laŭ 423 hektaroj, kaj tie troviĝas la "Major Oak", giganta kverko, preskaŭ 1000-jara, kiun Robin Hood utilis kiel rifuĝejon.
Sed hodiaŭ, tiu simbola loko riskas malaperi. Efektive, la svisa multnacia entrepreno Ineos, specialigita en petrolkemia industrio, esploras la grundon, en la celo ekstrakti skistogason, uzante hidraŭlikan fendadon. Helpe de mapoj kaj dokumentoj, la NRO Friends of the Earth (Teramikoj) malkaŝis tiun informon la 1an de januaro.
La organizaĵo enretigis peticion adresitan al la Ŝtatsekretario taskita pri Medio, kaj titolita « Ni savu la Sherwood arbaron ». Ĝi petas de la politikaj respondeculoj, ke ili « ne permesu ekspluatadon de la skistogaso en la Sherwood arbaro, aŭ iu ajn alia publika arbaro », opiniante ke temas pri « danĝera etapo al hidraŭlika fendado en niaj arbaroj, kaj minaco kontraŭ nia kultura heredaĵo kaj klimato. »
Manifestacio ankaŭ okazis proksime de la arbaro sabaton 7an de januaro (video).


