Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 janvier 2017 2 03 /01 /janvier /2017 10:18

03/01/2017

Foto: Reuters/Soe Zeya Tun

Pluraj policistoj en Birmo estis arestitaj. Tio sekvas diskonigon, sabaton en la sociaj retoj de nova video montranta policistojn, kiuj fizike agresas vilaĝanojn de la rohingja malplimulto nord-okcidente de la lando.

De ĉiam, la registaro neas tiujn asertojn. Por la unua fojo, ĝi decidis komenci enketon. De oktobro, 50 000 islamaj rohingjoj fuĝis la operacon de la birma armeo, lanĉita reprezalie al atako de pluraj landlimaj postenoj.

Alvenintaj en Bangladeŝo, tiuj rifuĝintoj priskribis la ekscesojn de la birma armeo : kolektivaj seksperfortoj, murdoj kaj torturoj.

De oktobro, dekoj da videoj estis diskonigitaj en la sociaj retoj. Sed ĉar la areo estas malpermesitaj al la ĵurnalistoj kaj NROj, la informoj estas tre malfacile kontroleblaj.

Konsiderataj kiel fremdaj en Birmo, lando je pli ol 90% budaisma, la islamaj Rohingjoj estas senpatriaj. Li ne havas aliron la la labormerkato, al la lernejoj, malsanulejoj, kaj la kreskado de budaisma naciismo tiujn pasintajn jarojn, eĉ pli difektis la situacion.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }