Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 janvier 2017 6 21 /01 /janvier /2017 13:16

21/02/2017

Foto IndustriALL/Abir Abdullah: la laboristoj de la vestaĵindustrio kaj ties sindikatoj en Bangladeŝo suferas gravan represion.

Almenaŭ 11 sindikataj gvidantoj kaj aktivuloj en la vestaĵindustrio estis enkarcerigitaj en Bangladeŝo, kio estas grava antaŭenpaŝo koncerne la laboristajn rajtojn kaj la demokration en la lando.

La sekurecaj fortoj atakis la hejmojn de la sindikataj gvidantoj kaj aktivuloj, kaj multaj kaŝiĝis por protekti sin. La sindikataj oficejoj de Aŝulia, la vestaĵproduktejo de la ĉefurbo Dako, estis invaditaj kaj entruditaj, la aliĝiloj kaj sindikataj dokumentoj estis bruligitaj, kaj la mebloj formetitaj.

La vestaĵlaboristoj postulis salajran altigon en decembro. Poste, pli ol 600 laboristoj estis maldungitaj, kaj la polico persekutis 600 laboristojn kaj sindikatajn gvidantojn.

Subskribu la peticion por haltigi la atakojn kontraŭ la vestaĵlaboristoj, kaj peti de la registaro de Bangladeŝo, ke ĝi tuj liberigu la enkarcerigitajn aktivulojn, kaj nuligu ĉiujn akuzojn kontraŭ ili.          

Retmesaĝo:

Kara Ĉefministro Sheikh Hasina

Mi skribas al vi, por peti de via registaro, ke ĝi tuj liberigu ĉiujn sindikatajn gvidantojn kaj laboristajn aktivulojn malliberigitajn, kaj ke ĉiuj akuzoj kontraŭ ili estu nuligitaj. La salajroj en la vestaĵindustrioj en Bangladeŝo estas inter la plej malaltaj en la mondo. Estas netolereble, ke ilia peto por altigo de la minimuma salajro, estis punita per arbitraciaj enkarcerigoj, interrompo de la produkto en 59 uzinoj, maldungo de 1600 laboristoj, kaj polica persekutado kontraŭ 600 laboristoj kaj sindikataj gvidantoj.

La vestaĵlaboristoj en Bangladeŝo rajtas organiziĝi, kaj devas ricevi minimuman salajron por vivteni sin. Mi postulas de la registaro, ke ĝi tuj kaj senkondiĉe liberigu la sindikatajn gvidantojn kaj enkarcerigitajn aktivulojn, kaj nuligu la punojn deciditajn kontraŭ centoj da vestaĵlaboristoj.

Partnerece kun Industriall Global Union kaj UNI Global Union. IndustriALL kaj UNI estis ĉe la unua linio en la lukto por plibonigo de la laboristaj rajtoj kaj sekureco en la vestaĵindustrio en Bangladeŝo, post la disfalo de la uzino Rana Plaza en 2013, kiu mortigis pli ol 1100 vestaĵlaboristojn.   

Video HRW: Turmentado, kontraŭ-sindikataj taktikoj en vestaĵ-fabrikejoj:

https://www.youtube.com/watch?v=pH7AoEBN2yY

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }