Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 janvier 2017 7 08 /01 /janvier /2017 09:53

08/01/2017

Kovrotukoj, ĉapoj kaj iom da varma supo, la migrantoj varmiĝas laŭ sia povo en la polusa malvarmo instalita en Serbio.

La temperaturoj kelkfoje atingas 27° gradojn sub la nulo en la Balkana regiono.

Almenaŭ tri migrantoj mortis pro malvarmo

En tiu kunteksto, la "Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj" (UNHCR) alarmas, tiom pli ke la korpoj de du irakaj migrantoj estis trovitaj frostigitaj en arbaro, sud-oriente de Bulgario, apud la turka landlimo.

Ankaŭ afgana migranto mortis pro malvarmo norde de Grekio.

La porparolanto de la UNHCR deklaris sin « aparte maltrankvila » pro la situacio sur la grekaj insuloj Samoso, Ĥio kaj Lesbo. « En Samoso, ĉirkaŭ 700 personoj, el kiuj junaj infanoj kaj vundeblaj personoj plu vivas sub nehejtitaj tendoj », deklaris Adrian Edwards.

La plano pri relokigo de la Eŭropa Unio tute ne atingis siajn celojn    

UNHCR petas akcelon de transloko de la azilpetantoj el la insuloj de la Egea maro, al la greka kontinento, kaj postulas de la landoj de Eŭropa Unio, ke ili respektu siajn promesojn.

Nur 12% el la migrantoj alvenintaj en Grekio, estis ĝis nun relokitaj en Eŭropo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }