Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 janvier 2017 2 17 /01 /janvier /2017 10:08

17/01/2017

La ĝendarmaro partoprenis la operacon: « Ili eniris pafante, frapis la virojn, mankatenis la virinojn, ĉion rompis », rakontas la viktimoj.

En Chubut, la mapuĉa komunumo "Pu Lof" – en la departemento Cushamen – denuncas la ĝendarmaron, kiu plenumis perfortan represion. Preskaŭ 200 ĝendarmoj kaj du senpilotaj aviadiloj intervenis por subpremi komunumon de dek plenkreskuloj kaj kvin knaboj. « Ili traktis nin kiel teroristajn indianojn, asertis ke ni deziras dissemi panikon, fakte ja ili panikigis nin ».

La operaco disvolviĝis sur la teroj reakiritaj de la Mapuĉoj, kiuj konfliktas kun la teksaĵ-entreprenisto Benetton. « Ni reakiris la terojn okupatajn de Benetton. Ĝi posedas pli ol milionon da hektaroj en Patagonio. Jen sur kio baziĝas la konflikto », ili deklaris surloke, en la komunumo "Pu Lof".

Laŭ la justico de Esquel, « tri viroj estis arestitaj ». Siaflanke, la Mapuĉoj  denuncis « la perfortegon, pri kio ili suferis ». Krome, ili certigis, ke la tri viroj arestitaj malaperis. « Ni ne scias, kie ili troviĝas. Ili estas nek en Esquel, nek en El Maitén. Ni postulas reaperigon de ĉiuj tri, sanaj kaj bonstataj ».

La komunumo "Pu Lof" postulas plie, ke la loĝantoj de dek indiĝenaj vilaĝoj instalitaj laŭlonge de la 500 kilometroj, kiuj apartigas la komunumon disde Esquel, povu uzadi la trajnojn, por rompi sian izolitecon.

« Virinoj kaj infanoj, ni estas en la plej maljuna tradicia domo, ĉirkaŭitaj de ĝendarmaro kaj infanterio. Ni ne permesos, ke ili elpelu nin, antaŭe ni flamigos ĝin. El nia hejmo, ni eliros vivantaj aŭ mortintaj », konkludis la Mapuĉoj.

Video: kolektiĝo antaŭ la ĉambro de Chubut en Bonaero, por denunci la suferon de la Mapuĉa popolo, kaj subteni reakiron de iliaj teroj.

https://www.youtube.com/watch?v=2_stltyzwF0

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }