/image%2F0553642%2F20210521%2Fob_1048a0_ob-09195a-iceberg-antarctique.jpg)
12/01/2017
La usona Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (NASA) opinias, ke giganta glacimonto baldaŭ disiĝos de la glaĉera platformo.
Impresa pecego riskas disiĝi de la antarkta glaĉero post kelkaj jaroj. Sabaton, la NASA malkaŝis foton de faŭlto, pli ol 90 metrojn larĝa sur la glaĉera platformo Larsen C. La breĉo, fotita la 10an de novembro, estas ĉirkaŭ cent kilometrojn longa kaj 350 metrojn profunda. Nur 20 kilometroj restas por deteni la glacian vastaĵon kiu disiĝas, mencias la sciencistoj de la universitato de Swansean, en Kimrio, vendredon 6an de januaro.
Glacimonto granda kiel la franca montaro Ĵuraso
« Larsen C estas perdonta surfacon pli ol 5000 kvadratajn kilometrojn, post nova progreso de la fendado », alarmas la esploristoj. Tio reprezentas la saman surfacon ol Ĵuraso en Francio.
La rompiĝo de tiu glacimonto ŝajne okazos dum la venonta jarcento. Temas pri la plej dika glacibloko da nesala akvo, kiu disiĝos el Antarkto depost la jaro 2000, kaj la tria plej granda, registrita en la historio, laŭ sciencistoj.
http://www.francetvinfo.fr/monde/environnement/une-photo-de-la-nasa-montre-une-faille-de-90-metres-de-large-dans-la-banquise-de-l-antarctique_1953901.html