Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 décembre 2016 5 30 /12 /décembre /2016 17:31

30/12/2016

Foto: OZAN KOSE/AFP

La 29an de decembro, la turkaj aŭtoritatoj arestis unu el la plej famkonataj ĵurnalistoj de la lando, ĉar li publikigis mesaĝojn en tvitero, kiuj kritikis la reĝimon, kaj artikolon en opozicia ĵurnalo. Ahment Şik, laŭreato de la Monda premio pri la gazetlibereco UNESCO/Guillermo Cano en 2014, estis akuzita, ke li faris « terorisman propagandon » kaj malfamigis la Turkan Respublikon, laŭ la juraj aŭtoritatoj kaj la polico.

Laŭdire, la ĵurnalisto retpoŝtis en tvitero pri la Laborista Partio de Kurdio (PKK), malpermesita organizaĵo, kaj publikigis artikolojn en la nomo de la opozicia ĵurnalo Cumhuriyet, en kiuj li kritikis la turkajn spionservojn.  

Verkisto de multaj libroj, Ahment Şik, unu el la plej famkonataj ĵurnalistoj en Turkio estis jam provizore malliberigita dum jaro, de 2011 ĝis 2012. li estis akuzita pri ligo kun la supozita terorisma organizaĵo Ergenekon. Li interalie enketis pri la rilatoj inter la reganta partio kaj la islama movado Fetullah Gülen, el la nomo de la predikisto, malamiko deklarita de la prezidento Recep Tayyip Erdoğan, kaj akuzata pri instigo de la malsukcesa puĉo de la 15a de julio.

Post la malsukcesa puĉo, la turkaj aŭtoritatoj lanĉis elpurigon el tute nova amplekso, kiuj atingis gazetojn kaj politikajn respondeculojn de opozicio. Tio okazigis maltrankviliĝon en la eŭropaj landoj. Laŭ la turka NRO pri defendo de gazetlibereco P24, 118 ĵurnalistoj estis arestitaj kadre de la urĝa stato, kaj 80 kadre de la enketo pri la malsukcesa puĉo.         

La verkistino Aslı Erdoğan, la lingvistino Necmiye Alpay kaj Zana Bilir Kaya, eks-ĉefredaktoro de la ĵurnalo Özgür Gündem, estas provizore liberigitaj.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/11/turkio-asli-erdogan-urga-alvoko-acil-cagri.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }