Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 décembre 2016 1 19 /12 /décembre /2016 15:33

19/12/2016

Foto: sudana infano staras antaŭ sia tendo en la UN-kampadejo Kalma ( Suda Darfuro), la 9an de marto 2014. © AFP PHOTO/UNAMID/ALBERT GONZALEZ FARRAN

En Sudano, la sansektoro estas en danĝero. La "Monda Organizaĵo pri Sano" (MOS) alarmas. Dekoj da medicinaj centroj, kiujn ili subtenas en la konfliktaj areoj en Sudano, riskas fermi pro manko de mono. Tion indikas en komunikaĵo, la reprezentantino de la organizaĵo ĉi-dimanĉon 18an de decembro. Tiuj fermoj submetus preskaŭ milionon da personoj al diversaj epidemioj.  

En Darfuro, en la Ŝtato Blua Nilo kaj Suda-Kurdufano, jam dek unu malsanulejoj jam fermis. Preskaŭ 50 aliaj sancentroj en tiuj regionoj riskas malaperi, laŭ la reprezentino de MOS en Sudano.

Venontjare, la instituto bezonos preskaŭ sep milionojn da eŭroj por funkciigi la malsanulejojn, kiujn ĝi subtenas. Pli ol duono el ili troviĝas en Darfuro, scenejo de sanga konflikto de pli ol dek jaroj.

Laŭ la MOS, preskaŭ 320 000 virinoj en fekunda aĝo, kaj infanoj malpli ol 5 jaroj, riskas manki je kuracado. La konsekvenco estas kreskanta risko de epidemioj.

Tiu financa problemo, la NRO Save the Children Svedio bone konas. Laŭ ties direktoro, Sudano similas forgesitan urĝecon. Li eksplikas, ke mono mankas al li por aranĝi la instalaĵojn aŭ prizorgi la infanojn, kiuj suferas pri misnutrado.

Sudano restas prioritato, tamen insistas UN. Sed la helpo alportita al la sansektoro restas malforta en la lando. La organizaĵo ricevis nur 27 milionojn da eŭroj ĉi-jare por tiu sektoro, dum ĝi taksis la bezonojn je 63 milionoj da eŭroj.     

neniammilitointerni - dans Divido de riĉaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }