Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 décembre 2016 6 03 /12 /décembre /2016 18:45

03/12/2016

Foto: Centoj da miloj da Koreoj manifestaciis, ĉi-sabaton, por la sesa sinsekva semajno, en Seulo. | AFP

Centoj da miloj da Koreoj denove manifestaciis, ĉi-sabaton, por la sesa sinsekva semajno, en Seulo, en la celo akiri foriron de la prezidentino Park Geung-Hye, akuzita pri ŝakrado de avantaĝoj.   

La ĉi-sabata manifestacio en Seulo intervenis kelkajn horojn post la depono, ĉe la Parlamento, fare de tri opoziciaj partioj, de mocio favore al eksigo de la prezidentino, kiu estos submetita al baloto venontan vendredon.

La mocio, kiu akuzas la prezidentinon, ke ŝi malobservis la Konstitucion,  ricevis subskribojn de 171 parlamentanoj en la 300 ĉeestantaj en la Nacia asembleo. 

Fraŭdo kaj eksceso de aŭtoritato

Akuzata pri kompliceco kun proksima konfidenculino, arestita komence de novembro pro fraŭdo kaj eksceso de aŭtoritato, Park Geung-Hye sin deklaris preta forlasi la potencon antaŭ la fino de sia mandato planita en 2018, aldonante ke ŝi respektos la decidon de la Parlamento. Laŭ la opozicio, temas pri prokrastiga agado por gajni tempon kaj eviti humiligan eksigon.

Sed alpreno de tiu mocio pri eksigo, devas esti voĉdonita de du trionoj el la deputitoj, kio signifas ke la opozicio bezonos la subtenon de preskaŭ 30 membroj el la konservativa partio de la prezidentino Park Geung-Hye.  

Gigantaj manifestacioj en tuta Koreio

En Seulo, kiel en aliaj koreiaj urboj, gigantaj manifestacioj sin sekvas de pluraj semajnoj, postulante la eksigon de la prezidentino. Pasintsemajne, laŭ la organizantoj, 1,5 miliono da personoj partoprenis la manifestacion, la polico taksis la nombron de partoprenantoj al 270000.

La ĉi-sabata manifestacio finiĝos, kiel kutime, per vesperkunveno kun kandeloj, antaŭ la Blua Domo, sidejo de la prezidenteco. La polico precizigis, ke ĝi deplojadis 20000 funkciulojn.        

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }