Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 décembre 2016 5 09 /12 /décembre /2016 18:59

09/12/2016

Tio estas naŭza afero, kun suspekto de rasismo. Du blankaj farmistoj estas persekutataj, ĉar ili provis enfermi vivantan junan nigrulon en ĉerko. La sceno estis filmita kaj la video okazigis skandalon. Ĵaŭdon vespere, 8-an de decembro, ili aperis ĉe tribunalo de unua instanco en la provinco Mpumalanga. La Justico rifuzis liberigi ambaŭ blankajn farmistojn, eĉ kontraŭ kaŭcio.

La afero okazis ses monatojn antaŭe. Ambaŭ farmistoj estas akuzitaj, ke ili forkaptis kaj agresis sian viktimon, nigran agrikulturan laboriston 27-jaraĝan.   

En video, filmita per poŝtelefono, oni vidas ambaŭ virojn, provantajn fermi ĉerkon, en kiu la kuŝata viktimo ploras kaj baraktas. La farmistoj estas ankaŭ akuzitaj, ke ili minacis bruligi la laboriston, kaj ĵeti serpenton en la ĉerkon.

Antaŭ la tribunalo, ambaŭ akuzitoj asertis, ke ili ne estas rasistoj, sed volis skoldi la nigran laboriston, kiu ŝtelis, laŭ ili, kablojn el kupro.

En sia decido, la juĝisto forpuŝis ilian liberigon kontraŭ kaŭcio. Li aldonis, ke ambaŭ akuzitoj nomis sian viktimon « kaffir », rasisma insulto ege senvaloriga.    

La afero skandalis en lando, kie dudek du jarojn post la fino de la apartismo, rasismaj streĉoj plu vivadas, kaj incidentoj kun rasisma karaktero okazas kutime. Ambaŭ farmistoj denove aperos ĉe la Tribunalo fine de januaro.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }