Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 décembre 2016 4 01 /12 /décembre /2016 20:35

 

01/12/2016

Foto: Teko Alejo: http://bsnorrell.blogspot.fr/2016/09/listen-colorado-river-indian-tribes.html

La kanada muzikisto Neil Young petas de la Usona prezidento, Barack Obama, ke li intervenu por ĉesigi la « represion » kontraŭ la opoziciantoj al la konstruado de naftokondukilo en Norda-Dakoto

La artisto 71-jaraĝa kaj ties edzino, la aktorino Daryl Hannah, skribis en "Fejsbuko", ke tiu manifestacio en la indiana rezervejo Standing Rock estas alarmo. Ili riproĉas la policistojn, ke ili protektas la interesojn de la investistoj.

Young atakis ankaŭ la elektitan prezidenton Donald Trump, nomante lin « prezidento-surprizo ».

La projekto, kiu atingas 3,8 miliardojn da dolaroj, celas transporton de nafto el la petrolaj kampoj de Bakken ĝis Ilinojso. La naftokondukilo 1900 kilometrojn longa trairos la riveron Misurion.

La aktivulo, kiu multfoje parolis kontraŭ la konstruado de la naftokondukilo, loĝas en Usono de la 1970aj jaroj. Li interalie diskonigis en septembro videon de lia kanzono Indian Givers (video ĉi-sube), kiu kritikas la fakton, ke la registaroj plu akaparas terojn, kiuj estis atribuitaj al la Indianoj.

https://www.youtube.com/watch?v=CM-NkM-dIDA

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }