Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 décembre 2016 2 13 /12 /décembre /2016 15:45

13/12/2016

Ĉi-mardon 13an de decembro, dum la armitaj fortoj de Baŝar Al-Asad denove baldaŭ regos Alepon, la teruraj atestadoj de loĝantoj ankoraŭ surloke, multobliĝas en la sociaj retoj. Vice News raportas pri ili.  

« Mi atendas morton aŭ forkapton de la reĝimo de Baŝar Al-Asad… Preĝu por mi kaj memoru pri ni. »

Tiu mesaĝo estis sendita de la fotisto Ameen Al-Halabi en "Fejsbuko", lundon 11an de decembro, kaj tradukita de Vice News.  La fotisto troviĝis en Alepo, kiam la registaraj fortoj denove preskaŭ kontrolis la urbon, post kvar semajnoj da ofensivo. Lundon, la ĝenerala sekretario de UN, Ban Ki-moon, alarmis pro informoj pri abomenindaĵoj plenumitaj kontraŭ surlokaj civiluloj.

Tagon antaŭe, laŭ la "Siria Observejo pri la Homaj Rajtoj", pli ol 100 000 civiluloj forlasis la urbon « pro bataloj kaj bombadoj » precizigas la ĵurnalo L’Orient-Le Jour.         

Alvoko al la internacia komunumo

La usona ĵurnalisto Bilal Abdul Kareem, unu el la maloftaj raportistoj plu ĉeestantaj en la siria urbo, retpoŝtis videon, en kiu li alparolas la islamajn landojn, kiuj ne helpis Alepon: « Vi malsukcesis ».

Koncerne Banan, la knabineto 7-jaraĝa, kiu prizorgas tviterpaĝon kun helpo de sia patrino, Fatemah, si retpoŝtis lundon tri mesaĝojn, raportas Vice. Ambaŭ unuaj komenciĝas per la vortoj « Final message » (Lasta mesaĝo). Ŝi sinsekve indikas, ke ŝi malĝojas ĉar « neniu evakuas ilin », ke « la homoj mortas de dimanĉo ». Fatemah esprimas sian surprizon, ke ŝi plu vivas. En lasta poŝtita tvitermesaĝo, Bana skribas: « Mia patro estas vundita. Mi ploras. »    

Foto: Sirianoj fuĝas Alepon, la 12an de septembro 2016. ABDALRHMAN ISMAIL / REUTERS

« Milionoj da videoj atingis vin »

En Tvitero, Siriano ankaŭ citita de Vice News, alparolas la internacian komunumon: « La homoj bezonas helpon, ni petas internacian protektadon. » @Monther_Etaky, kiu prezentiĝas kiel « angloparolanta loĝanto de sieĝata Alepo, opozicianto al la reĝimo de Baŝar Al-Asad kaj ĵurnalisto », skribas « por ĉiuj, kiuj aŭdas nin : ni ne plu vivas en la 80aj jaroj, kiam la homoj ne havis aliron al informo, hodiaŭ milionoj da videoj atingis vin. »   

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }