Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 décembre 2016 3 21 /12 /décembre /2016 14:55

21/12/2016

Foto AFP: Grupo de rifuĝintoj loĝas en nefunkcianta stokejo en Belgrado.

« Ni atendas Kristnaskon, eble ili malfermos la landlimojn »: la Pakistanano Waseem Afridi estas unu el tiuj junaj rifuĝintoj, kiuj vivtenas sin en stokejo de Belgrado, blokataj en tiu frosta senelirejo dum sia irvojo al Eŭropo. 

Laŭ UN, « miloj da migrantoj kaj rifuĝintoj draste dormas en la urbocentro », kie vintro jam instaliĝis.

Pluraj dekoj da Afganoj kaj Pakistananoj, kiuj ne plu havas esperon, tendumas en nesalubra stokejo inter la stacidomo kaj konstruejo de luksaj apartamentoj, borde de la rivero Sava.

Nokte, ili alfrontas malvarmon malsupre de nul celsia grado. « Tagon post tago, la temperaturo malaltiĝas », elspiras Waseem Afridi, 23-jaraĝa, kiu devenas de Pakistano.

Frumatene, longaj siluetoj kaŝitaj sub kovriloj premiĝas. La akra aero iritas la gorĝon kaj la okulojn, la fulgo nigrigas la murojn: por varmigi sin, ili bruligas tion, kion ili povas. La plej bonŝanculoj havas tapiŝon, la aliaj sin protektas de la malvarmega betono per kelkaj kartonoj.

Tiuj viroj, kelkafoje adoleskantoj, rifuzas restadi en unu el la 13 oficialaj akceptejoj, kie 5300 personoj estas loĝigitaj, laŭ Ivan Miskovic, porparolanto de la Serba komisaro pri rifuĝintoj.     

Perfortitaj

« Ili sendos nin al Bulgario, kie ni ankoraŭ devos pagi trapasigistojn », eksplikas Mohamed Darwich, kiu venas de la regiono Ĝalalabado en Afganio, kaj kiu aĝas laŭ li 17-jara. Lia irvojado komencita antaŭ jaro kostis 7000 eŭrojn (9689 $), financita per la vendo de familiaj teroj, li diras. Aliaj vendis brutaron aŭ butikon por pagi la vojaĝon.

Kelkaj provis trapasi kontraŭleĝe en Hungarionkroation, landoj kiuj apartenas al Eŭropa Unio. « Ili kaptis nin proksime de la landlimo, perfortis nin » kaj « elpelis nin », asertas la Afgano Ihsan Ullah, kiu aĝas laŭ li 15-jara.

Aliaj antaŭnelonge komencis malesperan marŝadon je pli ol 100 kilometroj, kun flagrubandoj « Malfermu la landlimojn! » antaŭ ol retroiri, venkitaj de laceco kaj malvarmo.

Waseem Afridi eksplikas, ke li partoprenis en Pakistano pri vakcinaj kampanjoj kontraŭ poliomjelito, kontraŭ kiu ŝajne la islamistoj opozicias. Hashim Zia-Ulhaq, 25-jaraĝa vojaĝas kun siaj du duanaskitoj. Ili foriris de oriento de Afganio. Estis riproĉite al li, ke li laboras en entrepreno de vojkonstruado en rilato kun Okcidentuloj.         

Malespero

Estas malfacile kontroli tiujn historiojn, kiuj fakte povas favorigi akiron de la statuso de rifuĝinto. Sed tio ne gravas laŭ Hashim Zia-Ulhaq: « Se mi havus solvon al miaj problemoj, ĉu mi postlasus mian edzinon, mian 4-jaran filon, mian patron kaj patrinon ? »

Li ne kredas pri la atendita "Patro Kristnasko", male al Waseem Afridi: « Eŭropo ne plu estas kiel antaŭe. Tiam, ili ne pritraktis la rifuĝitojn tiele ».

14/11/2016: Fino de la marŝado de migrantoj inter Belgrado kaj Kroatio

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }