Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 décembre 2016 2 20 /12 /décembre /2016 14:21

20/12/2016

Foto : manifestaciantoj dankas la membrojn de la opozicio pro ilia agado. AFP© JANEK SKARZYNSKI

La politika krizo ampleksiĝas en Pollando.

Pluraj miloj da opoziciantoj al la konservativa registaro denove mobiliziĝis, pasintan sabaton, por denunci la politikon de la partio Rajto kaj Justeco (PiS).

Blokado de la Parlamento, amasa manifestacio

Vendredon vespere, ili blokadis la estrojn de la "PiS" kaj la Ĉefministrinon, interne de la Parlamento.

Laŭ ili, la parlamenta plimulto voĉdonas tekstojn, kiuj atencas liberecon pri gazetaro, rajton al manifestacio, aŭ arbitracio de la Konstitucia tribunalo.  

« Skandala » sinteno, laŭ la parlamenta plimulto

Beata Maria Szydło reagis ĉi-sabaton, opiniante ke « la agado de la opozicio, celanta instigi ekstremajn politikajn reagojn – kiujn ni konstatis vendredon vespere – havas nenian rilaton kun la nuna stato de la lando. Ĝi naskiĝis el malkapablo kaj frustriĝo de tiuj, kiuj malgajnis la potencon », deklaris la Ĉefministrino.  

Ŝi aldonis, ke la sinteno de la opozicio ruinigas « la publikan fidon kaj la solidarecon, la demokration kaj ties fundamentojn, kaj detruas nin, kiel nacion kaj komunumon ».

Donald Tusk subtenas la opozicion

Siaflanke, dum interveno en ceremonio en Vroklavo (Sud-okcidento), la prezidento de la Eŭropa konsilio, Donald Tusk, postulis de Varsovio, ke ĝi respektu « la loĝantaron, la principojn, kaj la konstituciajn valorojn ».

« Kiam la homoj estas senigitaj pri aliro al informo, kaj kiam unika vivmodelo estas trudita, la demokratio fariĝas same neeltenebla ol diktaturo », asertis Donald Tusk.

Estas celitaj la atencoj kontraŭ la gazetara libereco kaj la buĝeta voĉdono

Vendredon vespere, kelkaj opoziciaj deputitoj protestis en la parlamenta salono kontraŭ leĝprojekto, celanta restrikti la gazetaran liberecon: pli precize, ĝi planas reformi la aliron de la ĵurnalistoj al la deputitoj.  

Ilia movado estis subtenata, ekstere de la konstruaĵo, de miloj da manifestaciantoj, kiuj poste blokadis la elirejojn de la Parlamento, en la celo malhelpi la parlamentanojn eliri.

Dum la blokado, la parlamenta plimulto tamen voĉdonis la buĝeton por 2017, en salono apud la Parlamento. Konsekvence, tiu voĉdonado estis juĝita kiel kontraŭleĝa fare de la opozicio.

Ĝi havis kiel efikon intensigi la kontestadon kaj la streĉon ekster la Parlamento.     

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }