Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 décembre 2016 6 17 /12 /décembre /2016 13:12

17/12/2016 - Dek du akuzitaj laboristoj atendas pundecidon. Ili povus suferi ĝis tri jaroj da malliberejo, ĉar ili protestis kontraŭ la maldungo de siaj sindikataj reprezentantoj. Tiuj laboristoj estis arestitaj en junio 2016, kiam la kontraŭ-ribela polico disigis perforte pacan manifestacion antaŭ la uzino SAE-A Tecnotex, kiu apartenas al koreia grupo, en liberkomerca areo en Tipitapa, Nikaragvo. La sindikataj gvidantoj estis maldungitaj post esprimo de zorgoj pri la trinkebla akvo, kaj la produktaj celoj.

Retmesaĝo:

Mi ege maltrankviliĝas pro la ĵusa verdikto pri kulpo, decidita kontraŭ la dek du akuzitoj, post laborkonflikto en la koreia uzino de vestaĵoj SAE-A, en Tipitapa, en junio 2016. Sendi kontraŭ-ribelan policon en uzinon por subpremi legitiman laboristan protestadon, kaj tiam starigi kriminalajn akuzojn kontraŭ laboristoj pro « obstrukco », konsistigas precedencon ege alarman. Mi admonas la nikaragvajn aŭtoritatojn, ke ili ĉesigu la kriminaligon de la laborista protestado, haltigu la jurajn procedurojn engaĝitajn kontraŭ la defendantoj, kaj liberigu ilin senkondiĉe.   

Partnerece kun IndustriALL, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en la mina, energia kaj fabrika sektoroj, kaj kiu estas nova forto de tutmonda solidareco, luktanta por plibonigi la laborkondiĉojn kaj la sindikatajn rajtojn en la mondo.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }