Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 décembre 2016 3 14 /12 /décembre /2016 15:39

14/12/2016

La Saĥarov-premio por « spirita libereco » estis aljuĝita ĉi-jare al du jezidaj junulinoj, Lamja Haĵi Baŝar kaj Nadja Murad Basee, kiuj eskapis la "Islaman ŝtaton".

Lamja Haĵi Baŝar, 18-jaraĝa, dankis la Eŭropan parlamenton, ĉar ĝi subtenis ilin en la lukto, kiun ili plenumas kontraŭ IŜ. Ili prezentiĝis kiel « voĉo de la viktimoj » kaj petis promeson, fare de la parlamentanoj, « ke neniam plu, ili toleros tiajn agojn ».

« Tage kaj nokte, ili venis seksperforti nin » 

Lamja Haĵi Baŝar estis forkaptitaj la 3an de aŭgusto 2014 en sia naskiĝvilaĝo Koĉo, norde de Irako. Ŝi estis ekspluatata kiel sekssklavino fare de la ĝihadistoj, vendita kvin fojojn, kaj en Mosulo, trudita fabriki bombojn kaj eksplodzonojn.

En aprilo 2016, ŝi fine sukcesis eskapi siajn kaptintojn, sed estis grave vundita de kontraŭpersona mino, kies spuroj plu videblas sur ŝia vizaĝo. Ŝi finfine trovis rifuĝon en Germanio

Forkaptita samtage en la sama vilaĝo, Nadja Murad Basee, nun aĝa je 23 jaroj, spertis la saman sorton. « Tage kaj nokte, ili venis seksperforti nin. Tiuj viroj mortigis aliajn virojn, seksperfortis la virinojn kaj junulinojn, nur tion ili faris », ŝi konfidis en februaro al la televidkanalo "France 24". En novembro 2014, ŝi fuĝis kaj atingis Germanion. De tiam, la junulino engaĝiĝis en la lukto kontraŭ IŜ kaj favore al la Jezidaj virinoj. Pro tio, ŝi estis rekompencitaj per la "Premio pri la Homaj Rajtoj Václav Havel" fare de la Eŭropa Konsilio komence de la jaro.

Kreita de la Eŭropa Parlamento, la "Saĥarov-premio" rekompencas la personojn kaj la organizaĵojn, pro ilia lukto favore al la Homaj Rajtoj, kaj la fundamentaj liberecoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }