08/12/2016
De pluraj jaroj, la kazaĥa registaro limigas la rajtojn kaj la sindikatajn liberecojn. Ĝi faras premon kontraŭ la sindikataj organizaĵoj kaj ties gvidantoj. Tiu senhalta turmentado atingis kulminon per la anonco fare de la kazaĥaj aŭtoritatoj, ke ili intencas malfondi la Konfederacion de la sendependaj sindikatoj de la Kazaĥa Respubliko. Kun ties aliĝintoj, la Konfederacio kampanjas kontraŭ tiu trudita malfondo, kaj alvokas solidarecon de la internacia sindikata movado. Vi povas subteni ĝian postulon, subskribante la ĉi-suban mesaĝon, kiu estos sendita al la Prezidento de la Respubliko de Kazaĥio.
Al S° Nursultan Nazarbayev
Prezidento de la Kazaĥa Respubliko
S° Prezidento,
La ministrejo pri Justico de Kazaĥio decidis truditan malfondon de la Konfederacio de la sendependaj sindikatoj de Kazaĥio (KNPRK). Tiu decido estas antaŭita de du jaroj da ripetitaj provoj de la KNPRK kaj ties aniĝintoj, por plenumi ĝisfine la proceduron pri re-enskribiĝo de siaj strukturoj, naci-, region-, kaj surlok-skale en 2015 kaj 2016. Tiuj provoj ricevis multajn rifuzojn. La sinteno de la registaro ruinigas la funkciadon de la sendependaj sindikatoj en la Kazaĥa Registaro, minacas kompromiti la internan stabilecon de la lando, kaj konstituas nekontesteblan malobservadon de la fundamentaj konvencioj de la OIT N°87 kaj N°98, kiuj ambaŭ estis ratifitaj de la Kazaĥia Respubliko.
Ni firme kondamnas ĉiujn restriktojn al la sindikata libereco. Ni petas de vi, ke vi levu ĉiujn obstaklojn al la aktiveco de la sindikatoj de la Kazaĥa Respubliko, kaj kreu normalajn kondiĉojn de funkciado por la organizaĵoj de la laboristoj aniĝintaj al la KNPRK.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=3255



