Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 décembre 2016 4 29 /12 /décembre /2016 13:57

29/12/2016

Foto REUTERS/Ronen Zvulun : De novembro, la projektoj pri novaj konstruaĵoj kreskegas en Jerusalemo. 

618 novaj permesiloj pri konstruaĵoj estis liveritaj de la Jerusalema urbodomo, merkredon 28an de decembro. Tiuj permesiloj koncernas loĝejojn en la orientaj kvartaloj de la urbo. Tiuj loĝejoj estas konsiderataj de la internacia juro, kiel israelaj kolonioj. Tiu projekto, kiu estis lanĉita jam antaŭ la voĉdono de UN, incitas la israelan registaron. Tiuj permesiloj pri konstruaĵoj ne estas konkreta respondo de Israelo al tiu decido de UN, sed fakte konfirmas la daŭran koloniadon en la kvartaloj okupitaj de preskaŭ 50 jaroj.

Tiu nombro de 618 novaj permesiloj estas grava, opinias la organizaĵo Ir Amim, NRO kiu aktivas, por ke Jerusalemo plu estu dividita inter Israelanoj kaj Palestinanoj. Iom post iom, la kreskanta nombro de permesiloj pri konstruaĵoj liveritaj al la kolonianoj, forpelas iom pli la eblecon, vidi la trioble sanktan urbon, fariĝi la ĉefurbo de du Ŝtatoj.

« En Jerusalemo, ni rapide plenigas la malplenajn spacojn inter tio, kion la Israelanoj nomas kvartaloj, sed kiuj fakte estas konsiderataj kiel kolonioj fare de la internacia juro, eksplikas Betty Herschmann de la NRO Ir Amim. Kaj tio estas farita en la celo, malhelpi teritorian kontinuecon inter Orienta Jerusalemo kaj Cisjordanio ».  

La projektoj pri konstruaĵoj ege kreskas

La ĵusa decido de UN, diras Betty Herschmann, esprimas la maltrankviliĝon de la internacia komunumo fronte al tiu koloniado. Sed ĝi ankaŭ povus estigi reagojn de la Israelanoj. « Komence de la semajno, urbestra helpanto jam deklaris, el impresega maniero, ke li proponos planon de konstruado je almenaŭ 5000 loĝejoj », ŝi asertas.      

Tiuj timoj estas nutritaj de la deklaroj de Donald Trump. La estonta usona prezidento estas pli proksima de la israela dekstro, ol ties antaŭulo. De post lia elekto, la projektoj pri konstruaĵoj ege kreskis: de novembro, 1200 estis petitaj, kontraŭ 300 en la unuaj monatoj de la jaro.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }