31/12/2016
La irana politika malliberulo Araŝ Sadeghi daŭrigas malsatstrikon. Tiu defendanto de homaj rajtoj, estis kondamnita al 15 jaroj da malliberejo, kaj rifuzas nutri sin, por protesti kontraŭ la kondamno de ŝia edzino, Golrokh Ebrahimi.
Tiu verkistino ricevis punon de 5 jaroj da malliberejo, ĉar ŝi verkis historion, ne publikigitan, pri la praktiko de ŝtonmortigo. Tiu verko estis konsiderata de la aŭtoritatoj, kiel atenco kontraŭ la « malprofanaj valoroj de Islamo ».
http://fr.euronews.com/2016/12/31/68eme-jour-de-greve-de-la-faim-pour-arash-sadeghi
En Irano, la virinoj akuzitaj pri adulto povas suferi pri puno de ŝtonmortigo. En verko, Golrokh Ebrahimi priskribis la emocian reagon spertitan de virino, spektanta la filmon, "la Stonmortigo de Soraya M.", vera historio.
La 6an de septembro 2014, la iranaj aŭtoritatoj malkovris la dokumenton, dum la verkistino kaj ties edzo Araŝ Sadeghi, estas arestitaj. La aŭtoritatoj suspektas, ke ili estas membroj de la "revoluciaj gvardistoj". Tanslokita en la malliberejon de Evin, en Teherano, kaj detenita dum 20 tagoj, eĉ ne sciante pri tio la kialon, la verkistino rajtas nek kontakti advokaton, nek vidi sian familion.
Ŝi poste rakontos, ke ŝi estis pridemandita dum horoj, kun okuloj benditaj, kaj minacita pri ekzekuto pro « insulto al Islamo ». En la apuda ĉelo, ŝia edzo estis torturita kaj frapita – kaj ŝi povis klare aŭdi lin. Li estis poste kondamnita al 15 jaroj da malliberejo, akuzita pri « propagando kontraŭ la reĝimo », « kolektiĝo kaj koluzio en la celo malutili al la nacia sekureco », kaj « krimego kontraŭ la fondisto de la Islama Respubliko de Irano ».
« La akuzoj kontraŭ Golrokh Ebrahimi estas sensencaj. Ŝi riskas jarojn da malliberejo , nur ĉar ŝi verkis historion, kiu ne eĉ estis publikigita ; ŝi estas punita, ĉar ŝi utilis sian imagon », tiam substrekis Philip Luther, direktoro pri esploro kaj porparolado por Norda Afriko kaj Mez-Oriento ĉe "Internacia Amnestio".

