Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 décembre 2016 4 22 /12 /décembre /2016 15:40

22/12/2016

Foto : Reuters

La infanoj kontraŭvole implikitaj en la batalon plenumitan de la iraka armeo, por rekonkeri Mosulon el la ĝihadistoj de la grupo "Islama ŝtato", mortas, suferas pri « teruraj » vundoj, kaj vidas « ŝokegajn » scenojn, kiujn « neniu devus spekti », asertis Internacia Amnestio en raporto ĉi-ĵaŭdon.

Mosulo, dua urbo de Irako, estas scenejo de intensaj bataloj, de post la komenco antaŭ du monatoj, de ofensivo celanta elpeladon de la ĝihadistojn. La irakaj armeaj fortoj sukcesis ekkontroli kvartalojn Oriente de la urbo, sed "IŜ" plu regas la Okcidentan parton, kaj la stratbataloj estas abomenaj. 

En ties raporto, "Internacia Amnestio" emfazas, ke la infanoj « kontraŭvole implikitaj en la teruran batalon de Mosulo vidas scenojn, kiujn neniu, je ia ajn aĝo, devus spekti », kiel eksplikas Donatella Rovera, konsilistino de la NRO pri la krizaj situacioj.

« Mi renkontis infanojn, kiuj suferis terurajn vundojn. Ili vidis siajn proksimulojn kaj najbarojn senkapigitajn de obusoj, dispecigitaj de bombaŭtoj, dispremitaj sub la ruinaĵoj de siaj domoj », ŝi daŭras.

Ŝiaj du filinoj estis mortigitaj de obuspafo

"Amnestio" ricevis la ateston de Muna, virino kiu rakontas kiamaniere ŝiaj du filinoj Tejba, 8-jara, kaj Taghreed, 14-monata, estis mortigitaj fare de obuspafoj en novembro.

« Mi diris al la knabinoj, ke ili eniru. La bombadoj kaj pafoj daŭradis la tutan tagon kaj nokton en nia kvartalo. Tiam obuso falis apud la domo », ŝi rakontis al la NRO. « Mi falegis. Falante, la kapo de mia filino Tejba koliziis kun la pordo, la plej juna rampis al mi kaj falegis sur miaj genuoj ».

En alia raporto, publikigita merkredon, Human Rights Watch jam diskonigis, helpe de atestoj, la manieron per kiu la ĝihadistoj de IŜ « intence » celas la civilulojn, kiuj rifuzas esti utiligitaj kiel « homaj ŝirmiloj », kaj la morton de civiluloj kaŭzitaj de la aeraj bombadoj de la internacia koalicio kaj de la iraka armeo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }