
16/12/2016
Ĉu la Insulo Kipro baldaŭ estos reunuigita? Tio estas la espero de dekoj da grekaj kipranoj kaj turkaj kipranoj, kiuj defiladis sur la stratoj de Nikozio. Ili deziris alsendi pacan mesaĝon al la prezidentoj de ambaŭ entoj, kiuj konsistigas la mediteranean teritorion, antaŭ la rekomenciĝo en januaro, de decidigaj intertraktadoj pri la estonteco de la insulo, dispartigita de antaŭ 42 jaroj.
«Ni opinias, ke nova erao, nova epoko povas komenciĝi por la insulo Kipro, per kooperado inter grekaj kaj turkaj Kipranoj, por komuna lando», diras tiu greka Kiprano.
«Ni povas trovi sur tiu insulo interkonsentan kampon, mi kredas ke ni estas proksimaj», diras tiu turka Kiprano.
Pasintmonate, la grekaj kaj turkaj estroj komencis, sub egido de UN, intertraktadojn por reunuigo de la insulo. Sed ili malsukcesis.
La Insulo Kipro estas dispartigita de 1974, kiam la turka armeo invadis la nordon de la insulo, reage al puĉo celanta kunligi la teritorion al Grekio.
La tiel nomata "verda linio" de tiam dispartigas la teritorion de la turka Respubliko Norda Kipro, el la suda Respubliko Kipro, membro de la "Eŭropa Unio", kaj kie loĝas la grekaj Kipranoj.
http://fr.euronews.com/2016/12/15/des-chypriotes-grecs-et-turcs-marchent-pour-la-reunification-de-l-ile
