Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 décembre 2016 7 11 /12 /décembre /2016 17:16

11/12/2016

Foto: Manifestacio de maristoj en la Pirea haveno en Ateno, la 5an de decembro 2016 (AFP/LOUISA GOULIAMAKI)

Funkciuloj, maristoj, bankoficistoj, Grekio plenumis ĵaŭdon, 24-horan ĝeneralan strikon, por protesti kontraŭ nova rigoreca aranĝaro, kiu estos alprenita ĉi-semajnfine fare de la Parlamento, post peto de la kreditoroj de la lando.

La ĉefaj sindikatoj en la publika kaj privata sektoroj alvokis al tiu striko, la unua de post la printempo, en protestado kontraŭ novaj aranĝoj, celantaj redukton de la salajroj, kaj altigon de la akcizoj.

Ankaŭ la fervojaj dungitoj kaj la Ŝtataj kuracistoj partoprenis la strikon, dum neniuj gazetoj ĉeestis en la kioskoj, post striko de ĵurnalistoj okazinta merkredon. « Ni reagas al represia rigoreco, al malriĉeco kaj mizero… unu plian fojon, ni frontas sensencajn postulojn de la kreditoroj de UE-IMF », deklaris la ĉefa sindikato de la privata sektoro GSEE.

La internaciaj kreditoroj de la lando – la landoj membroj de UE kaj la Internacia monunua Fonduso – deziras ke Grekio reviziu sian laborjuron, en la celo redukti la eblecon de striko, faciligante samtempe la maldungojn.

La projekto de buĝeta leĝo por 2017, kiu entenas 1,07 miliardon da eŭroj da novaj impostoj, estos voĉdonita dum la nokto de sabato ĝis dimanĉo.

La novaj akcizoj frapas ĉiudirekten: personajn veturilojn, telefonservojn, pagan televidon, karburaĵon, tabakon kaj bieron ekzemple.

Samtempe, la publikaj elspezoj devas malkreski je 5,7 miliardoj da eŭroj.

La sindikatoj ankaŭ kritikas la perspektivon de novaj privatigoj planitaj por venontjaro. Ili ŝajne devas ebligi enspezon de 2 miliardoj da eŭroj, el kiuj 1,2 fontas el la vendo de la regionaj flughavenoj. Pluraj manifestacioj okazis en Ateno kaj en la grandaj urboj de la lando.    

La greka publika ŝuldo atingos ĉi-jare 315 miliardojn da eŭroj, t.e 180% el la MEP, laŭ la lastaj  datumoj de la Eŭropa Komisiono.

Mardon, la maldekstra registaro de Alexis Tsipras vigle forpuŝis la premojn de kelkaj el ĝiaj kreditoroj, kiuj deziris etendi ĝis 2018 la rigorecajn aranĝojn truditajn al la lando, kadre de la 3-jara helpoplano, la tria depost 2010, akordita al Grekio en julio 2015.

Lundon, la ministroj pri Financado de la eŭrozono jam akordis al Grekio malgravan revizion de ĝia ŝuldo, ja tro bagatela antaŭeniro por konvinki la IMF-on, ke ĝi kuniĝu kun la tria helpoplano favore al Ateno

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }