Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 décembre 2016 6 10 /12 /décembre /2016 21:54

10/12/2016

Jen naŭza propono de la kandidatino de la "Nacia Fronto" al la Franca prezidenta baloto.

Marine Le Pen faris plian paŝon en la ksenofobia kaj diskriminacia parolo, diskonigante ideon, kontraŭdire kun egaleco kaj homaj rajtoj, kiuj estas fundamentaj valoroj de la franca politika sistemo.

Laŭ S-ino Le Pen, kandidatino de la ekstremdekstra partio "Nacia Fronto" ĉe la franca prezidenta baloto de 2017, ĉiuj infanoj ne estas egalrajtaj : ŝi proponas, ke kelkaj infanoj vivantaj sur la franca teritorio, estu senigitaj je aliro al edukado kaj senpaga sanflegado. Laŭ ŝi, la fremdaj infanoj, kies gepatroj troviĝas en neregula situacio en Francio, ne meritas profiti tiel gravajn fundamentajn rajtojn, kiel edukadon kaj sanon. Okaze de elekto de S-ino Le Pen, ili do estus diskriminaciitaj, pro la nura administra statuso de siaj gepatroj.

Tiu propono ne nur kontraŭdiras ĉiujn valorojn kaj egalecan principon de la Respubliko, ĝi ankaŭ malobservas la Konvencion pri la infanrajtoj, kies Francio estis unu el la unuaj subskribintoj. Ĝi ankaŭ kontraŭdiras la "Francan Konstitucion", kiu asertas en ties antaŭparolo, ke « la organizado de la publika kaj laika (neta separo de la vivo el la influo de la religiaj konfesioj) instruado estas devo de la Ŝtato en ĉiuj gradoj ».  

Du ministraj cirkuleroj de 1984 kaj 1991 reasertas tion, respektive decidante, ke « restadlegitimiloj de la gepatroj ne devas esti petataj dum enskribiĝo de la infano en lernejo » kaj «  neniu diskriminacio por akcepti fremdajn infanojn en lernejo […] devas esti farita ».

Forpuŝante tiun fundamentan principon, S-ino Le Pen klare alvokas al diskriminacio kontraŭ la infanoj. Senigi infanojn je iliaj rajtoj al edukado kaj sano solvos nek senlaborecon, nek socian malstabilecon, pri kiu suferas granda parto de la franca loĝantaro. Tio eĉ riskas pligravigi ilin. Tiaj demagogiaj paroloj, kiel tiaj, diskonigitaj de S-ino Le Pen, estas danĝeraj kaj male, deturnas la atenton pri la veraj problemoj.

Dum 65,3 milionoj da personoj en la mondo devige fuĝas sian hejmon, forpelitaj de konfliktoj kaj persekutoj, la francaj respondeculoj devus fari inverson ol tio, kion proponas S-ino Le Pen, kaj plifortigi la protektadon de la plej vundeblaj infanoj en Francio kaj aliloke.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }