05/12/2016
En la valeto de la Roja, situanta inter Nico kaj la itala landlimo, la membroj de la asocio "Roja citoyenne" ("Roja civita") organiziĝis por akcepti kaj helpi la rifuĝintojn venintajn piede de Vintimiglia, malgraŭ la multobliĝo da juraj persekutoj pro « solidareca delikto ».
"Pojnduelo" opozicias la aŭtoritatojn de la departemento Alpes-Maritimes, sud-oriente de Francio, kaj asocion pri defendo de la migrantoj. "Roja citoyenne" kaj la prezidento de la departemento akuzas sin reciproke: « Helpo al kontraŭleĝa restado » por la unua, kaj « forlaso de izolitaj neplenaĝuloj » por la alia. La justico ricevis ambaŭ plendojn.
La asocio iniciatis la aferon. Vendredon, pli ol 300 loĝantoj de la valo de la Roja, ĉe la itala landlimo, deponis plendon pro « forlaso de persono, nekapabla protekti sin mem ».
Temas pri "plendo kontraŭ nekonatulo", sed ja la departemento Alpes-Maritimes kaj la regiono Provence-Alpes-Côte d’Azur estas celitaj, akuzataj ke ili lasas solaj (kaj en malvarmo) la fremdajn neplenaĝulojn, kiuj provas eniri en Francion.
« La servoj de la Ŝtato, de la departemento kaj de la regiono, respektas neniun leĝon kaj reglamenton, ĉu nacia, ĉu internacia », skribas la plendantoj, kiuj aldonas, ke « tiuj neplenaĝuloj ege suferas kaj riskas morton laŭlonge de la vojoj. »
«Grupeto da aktivuloj»
Incitita, Eric Ciotti, la prezidanto de la departemento, rebatis ekde la posta tago. Sabaton, li denuncis efektivigon de « kaŝretoj favorantaj la trapasadon » de migrantoj, fare de « grupeto de aktivuloj (…) konfuzita pro ideologio de la ekstrem-maldekstra movado ». Li petas de la ministro pri Internaj aferoj, ke li « senkompleze persekutu tiujn, kiuj ekspluatas la homan mizeron ».
« Misinformado, nerespondeco, kalumnio », respondas la asocio, laŭ kiu, la loĝantoj de la valo de la Roja estas devigataj « anstataŭigi la publikajn aŭtoritatojn por helpi virojn, virinojn kaj infanojn ofte malsategajn, kelkfoje vunditajn, kiuj vagas sur la vojoj ».
http://www.rfi.fr/france/20161205-migrants-bras-fer-citoyens-autorites-sud-france-vallee-roya-eric-ciotti
ASSOC. ROYA CITOYENNE
code banque : 19106
n° compte : 43630215944
IBAN : FR76 1910 6006 2643 6302 1594 494
BIC : AGRIFRPP891"
Dankon pro subteno
